Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Научная фантастика » Ĉe la koro de la tero [en Esperanto]
Ĉe la koro de la tero [en Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Ĉe la koro de la tero [en Esperanto]

Электронная книга - «Ĉe la koro de la tero [en Esperanto]». Краткое содержание книги:

Traduko kopirajtita 2001 de Gary Mickle.
Ĉi tiu elektronika teksto estas nur por privata uzo. Oni ne rajtas republikigi ĝin profitcele en presita aŭ alia formo sen la eksplicita konsento de la kopirajto-posedanto. Permespetojn oni adresu al:
Gary Mickle, Brüsseler Str. 6, DE-13353 Berlin, Germanio aŭ gmickle[@]nexgo.de.
Translation Copyright 2001 by Gary Mickle.
This Etext is for private use only. No republication for profit in print or other media may be made without the express consent of the Copyright Holder. Requests for permission should be addressed to: Gary Mickle, Brüsseler Str. 6, DE-13353 Berlin, Germany or gmickle[@]nexgo.de.
1 ... 18 19 20 21 22 23 24 25 26 ... 33
Перейти на страницу:

Kompreneble, tio estas nur konjektoj. Postnelonge, vi verŝajne scios multe pli pri ĝi ol mi," kaj li ridetis, dum li parolis. La sagotoj disvolvis jam grandan humursenton.

"Kaj se estos la areno," mi daŭrigis, "kio tiam?"

"Vi vidis tiujn du, kiuj alfrontis la taragon kaj la dagon tiam, kiam vi forkuris?" li diris.

"Jes."

"Via morto en la areno similus al tiu, kiun oni planis por ili," li klarigis, "kvankam oni eble uzus alispecajn bestojn, kompreneble."

"Ĉu la morto estas certa en ĉiu okazo?" mi demandis.

"Kio okazas al tiuj, kiuj foriras al la erudiciuloj, mi ne scias, kaj neniu alia scias," li respondis, "sed tiuj, kiuj iras al la areno povas eliri vivaj kaj tiumaniere regajni sian liberon, kiel okazis al tiuj du, kiujn vi vidis."

"Ili regajnis sian liberon? Kiel?"

"Estas kutimo de la maharoj liberigi tiujn, kiuj restas vivaj en la areno post la foriro aŭ morto de la bestoj. Tiel okazis, ke pluraj potencaj militistoj el tre malproksimaj landoj, kiujn ni kaptis en niaj sklavkaptaj misioj, batalis kaj mortigis la bestegojn, kiujn oni ellasis kontraŭ ilin, kaj tiel regajnis sian liberon. Tiufoje, kiam vi spektis, la bestoj mortigis unu la alian, sed la rezulto estas la sama--oni provizis la viron kaj virinon per armiloj kaj liberigis ilin, kaj ili ekvojaĝis hejmen. Sur la maldekstra ŝultro de ambaŭ oni bruligis markon--la markon de la maharoj--kiu por ĉiam protektos ilin de la sklavkaptaj bandoj."

"Do mi havus etan ŝancon pluvivi, se ili sendus min al la areno, sed absolute neniun, se la erudiciuloj trenos min al la fosaĵoj?"

"Vi tute pravas," li respondis, "sed ne sentu vin feliĉa, se oni sendos vin al la areno, ĉar apenaŭ unu el mil eliras viva."

Je mia miro, oni resendis min al la sama konstruaĵo, kie mi estis tenata kun Perry kaj Gak antaŭ ol fuĝi. Ĉe la pordo oni transdonis min al la gardistaro tie.

"Oni sendube baldaŭ vokos lin al la enketistoj," diris tiu, kiu revenigis min, "do tenu lin preta."

Aŭdinte pri mia memvola reveno al Futra, miaj nunaj gardistoj evidente kredis sendanĝere lasi min libera en la kontstruaĵo, kiel okazis kutime antaŭ mia eskapo, do oni ordonis al mi denove eklabori je mia antaŭa tasko.

Mia unua faro estis elspuri Perry, kiun mi trovis, kiel kutime, absorbita pri la dikaj volumegoj, kiujn li laŭordone devus nur senpolvigi kaj rearanĝi sur novaj bretoj.

Kiam mi eniris la ĉambron, li ekrigardis min, afable kapsalutis kaj tuj rekomencis sian laboron, kvazaŭ mi tute ne estus forestinta. Lia indiferenteco kaj mirigis kaj ĉagrenis min. Kaj jen mi riskis morti por reveni al li, sole pro miaj devosento kaj amo!

"Perry!" mi ekkriis, "Ĉu vi ne havas vortojn por mi post mia longa foresto?"

"Longa foresto!" li ripetis kun videbla miro. "Kion vi volas diri?"

"Ĉu vi frenezas, Perry? Ĉu vi volas diri, ke mi ne mankis al vi, de kiam ni disiĝis pro la atakanta dago en la areno?"

"De kiam!" li ripetis. "Homo, mi ĵus revenis de la areno! Vi revenis preskaŭ tiel frue kiel mi. Efektive, se vi forestus multe pli longe, mi certe ektimus, kaj mi ja intencis demandi al vi, kiel vi fuĝis de la besto, tuj post kiam mi fintradukos ĉi tiun plej interesan eltiraĵon."

"Perry, vi _estas_ freneza," mi ekkriis. "Scias nur Dio, kiel longe mi forestis. Mi iris al aliaj landoj, eltrovis novan genton de homoj en Pelucidaro, vidis la kulton de la maharoj en ilia kaŝita templo, kaj apenaŭ eskapis viva de ili kaj de granda labirintodono, kiun mi renkontis pli poste, post mia longa kaj teda vagado trans fremdan mondon. Mi mankis dum tutaj monatoj, Perry, kaj nun vi apenaŭ paŭzas de via laboro ĉe mia reveno, kaj vi insistas, ke ni apartiĝis nur momenton. Ĉu tiel vi traktas amikon? Mi miras pri vi, Perry, kaj se mi pensus eĉ dum momento, ke mi estas por vi tiel bagatela, mi ne revenus por riski pro vi morton en la manoj de la maharoj."

La maljunulo rigardis min dum longa tempo, antaŭ ol ekparoli. Lia sulka vizaĝo montris konsternan mienon, kaj liaj okuloj esprimis doloran bedaŭron.

"David, mia filo," li diris, "Kiel vi povus eĉ momente dubi mian amon al vi? Ĉi tie temas pri strangaĵo, kiun mi ne povas kompreni.

Mi scias, ke mi ne estas freneza, kaj mi estas same tiel certa, ke ankaŭ vi ne; sed kiel ni klarigu la strangajn halucinojn, kiujn ni ambaŭ ŝajne havis pri la tempopaso post nia lasta intervidiĝo. Vi estas certa, ke pasis monatoj, dum mi estas samgrade certa, ke antaŭ unu horo mi sidis ĉe via flanko en la amfiteatro. Ĉu iel eblas, ke ni ambaŭ pravas, kaj samtempe ambaŭ eraras? Unue, diru al mi, kio estas la tempo, kaj eble per tio mi povus solvi nian problemon. Ĉu vi kaptas mian intencon?"

Mi ne kaptis ĝin kaj diris tion.

"Jes," daŭrigis la maljunulo, "ni ambaŭ pravas. Por mi, klinita super mia libro ĉi tie, ne pasis multe da tempo. Mi faris malmulte aŭ nenion por malŝpari mian forton, do mi bezonis nek manĝon nek dormon, sed vi, kontraŭe, marŝis kaj batalis kaj foruzis forton kaj histon, kiu devas rekonstruiĝi per nutraĵo, do multajn manĝojn kaj dormojn post kiam vi laste vidis min, vi kompreneble mezuras la tempon grandparte laŭ tiuj agoj. Fakte, David, ne povas ekzisti tempo en Pelucidaro, kie mankas remedoj por mezuri aŭ registri ĝin.

La maharoj mem ne konscias pri io kiel la tempo. Mi trovas ĉi tie en iliaj literaturaj verkoj nur unusolan gramatikan tempon, la prezencan. Ŝajnas, ke ĉe ili ekzistas nek preterito nek futuro.

Kompreneble, niaj eksteramondaj mensoj ne kapablas kompreni tian cirkonstancon, sed niaj lastaj traviaĵoj ŝajnas montri ĝian ekziston."

La temo estis tro profunda por mi, kaj mi tion diris, sed Perry ŝajne nenion pli ĝuis ol spekulativi pri ĝi, kaj aŭskultinte kun intereso mian rakonton pri la travivitaj aventuroj, li reiris al la temo, kiun li facilparole pridetaladis, kiam sagoto envenis kaj interrompis lian saĝumadon.

"Venu!" ordonis la entrudulo, gestante al mi. "La enketistoj parolos kun vi."

"Adiaŭ, Perry!" mi diris, manpremante al la grizulo. "Eble ekzistas nur prezenco kaj eble ne ekzistas la tempo, sed mi estas certa, ke mi baldaŭ komencos vojaĝon al la postvivo kaj neniam revenos. Se vi kaj Gak sukcesos fuĝi, mi petas, ke vi promesu elserĉi Dian la Bela, kaj diru, ke per miaj lastaj vortoj mi petis ŝian pardonon pro mia neintenca ofendo al ŝi, kaj ke mia sola deziro estis pluvivi sufiĉe longe por doni satisfakcion pro mia malbona faro al ŝi."

Larmoj venis en la okulojn de Perry.

"Mi ne povas kredi, ke vi ne revenos, David," li diris. "Estus terure eĉ pripensi mian pluan vivon sen vi, inter ĉi tiuj abomenaj kaj fiaj brutoj. Se ili forprenos vin, mi neniam fuĝos, ĉar mi sentas min pli sekura ĉi tie, ol mi estus kie ajn aliloke en ĉi tiu subtera mondo. Adiaŭ, mia filo, adiaŭ!" Tiam lia maljuna voĉo ŝanceliĝis kaj rompiĝis, kaj kiam li kaŝis sian vizaĝon per siaj manoj, la sagota gardisto krude ekkaptis mian ŝultron kaj ŝovis min el la kamero.

11-a ĉapitro

KVAR MORTAJ MAHAROJ

Momenton poste, mi staris antaŭ deko da maharoj--la sociaj enketistoj de Futra. Ili prezentis al mi multajn demandojn, pere de sagota interpretisto. Mi respondis ĉiujn vere. Ŝajnis precipe interesi ilin mia rakontado pri la ekstera mondo kaj la stranga veturilo, kiu portis Perry kaj min al Pelucidaro. Mi kredis, ke mi ilin konvinkis, kaj post longa sidado en silento post la enketo, mi atendis, ke oni ordonos al mi reiri al mia loĝejo.

Dum tiu ŝajna silento ili diskutis pere de sia stranga, neparola lingvo la meriton de mia historio. Fine, la estro de la tribunalo komunikis la rezulton de la kunsido al la oficiro, kiu estris la sagotan gardistaron.

"Venu," li diris al mi, "vi estas kondamnita al la eksperimentaj fosaĵoj, ĉar vi aŭdacis insulti la inteligentecon de la potenculoj per la ridinda historio, kiun vi tiel malprudente rakontis al ili."

"Ĉu vi volas diri, ke ili ne kredis min?", mi demandis, tute mirigita.

"Kredi vin!", li diris. "Ĉu vi volas diri, ke vi atendis, ke iu ajn kredus tiel neeblan mensogon?"

1 ... 18 19 20 21 22 23 24 25 26 ... 33
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)