La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha
- Автор: де Сервантес Сааведра Мигель
- Год: 2016
- Язык: эсперанто
- Год: Hispana Esperanto-Federacio
- Переводчик: Fernando de Diego
- Жанр: Классическая проза
Электронная книга - «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha». Краткое содержание книги:
La traduko de Don Quijote en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
José Antonio del Barrio
Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio
—Teresa Panza estas mia patrino. La tiel nomata Sancho estas mia sinjoro patro, kaj la kavaliro nia mastro.
—Venu do, knabino, kaj gvidu min al via patrino —diris la paĝio—. Mi alportas por ŝi leteron kaj donacon de via patro.
—Tre volonte, sinjoro —respondis la knabino, kiu havis, laŭ sia aspekto, proksimume dek kvar jarojn.
Ŝi lasis sian tolaĵon al kunulino kaj, sen aranĝi al si la harojn aŭ surmeti la ŝuojn, ŝi salte kuris antaŭ la ĉevalo de la paĝio, dirante:
—Venu via moŝto. Nia domo troviĝas en ĉi ekstremo de la vilaĝo. Kaj mia patrino, tre afliktite, sidas hejme, ĉar jam delonge ŝi scias nenion pri mia sinjoro patro.
—Nu, mi alportas al ŝi tiel bonan novaĵon, ke ŝi devos danki Dion —respondis la paĝio.
Fine, saltante, kurante kaj kapriolante, la knabino alvenis al la vilaĝo kaj, antaŭ ol eniri en sian domon, ŝi laŭte vokis de la pordo:
—Venu, patrino Teresa, venu, venu! Ĉi tie estas sinjoro kun leteroj kaj kun aliaj aferoj senditaj de mia bona patro!
Ĉe la voko, Teresa Panza, ŝpinante stupobulon, eliris el la domo en bruna jupo (tiel kurta, ke ĝi ŝajnis tajlita ĉe la nivelo de ŝia honta parto), korsaĵo same bruna kaj kamizolo. Ŝi ne estis olda, kvankam ŝi aspektis pli ol kvardekjara, kaj vidiĝis forta, nerve energia kaj senkarna. Vidante sian filinon kaj la rajdantan paĝion, ŝi demandis:
—Kio okazas? Kiu estas ĉi sinjoro?
—Servisto de mia sinjorino Teresa Panza —li respondis.
Tion dirante, li saltis de sur la ĉevalo, humile genuiĝis antaŭ sinjorino Teresa kaj aldonis:
—Via moŝto permesu, ke mi kisu al vi la manojn, mia sinjorino doña Teresa, leĝa kaj propra edzino de sinjoro don Sancho Panza, gubernatoro de la insulo Barataria.
—Ho sinjoro, ne faru ion tian kaj stariĝu! —respondis Teresa—. Mi estas, ne palaca damo, sed povra kamparanino, filino de plugisto, kaj edzino, ne de gubernatoro, sed de vaganta ŝildisto.
—Via moŝto —klarigis la paĝio— estas la plej digna edzino de superdignega gubernatoro. Kaj kiel pruvo, ke mi diras la veron, jen ĉi letero kaj ĉi donaco.
Kaj tuj sekve li elpoŝiĝis kolieron el koraloj kun oraj ekstremoj, ĝin metis ĉirkaŭ ŝia kolo kaj diris:
—Ĉi letero estas de la sinjoro gubernatoro. Alia letero, kaj la koliero, estas de mia sinjorino la dukino, kiu sendis min al via moŝto.
Teresa gapis de miro, same kiel ŝia filino, kaj ĉi lasta diris:
—Oni min pendumu, se en ĉio ĉi ne intervenis nia sinjoro mastro don Quijote. Certe li donis al mia patro la gubernatoran postenon, aŭ graflandon, kiun li tiel ofte promesis al li..
—Efektive, vi pravas —respondis la paĝio—. Pro konsidero al sinjoro don Quijote oni nomis sinjoron Sancho gubernatoro de la insulo Barataria, kiel vi vidos per ĉi letero.
—Via moŝto ĝin voĉe legu, sinjoro —diris Teresa—, ĉar, kvankam mi scias ŝpini, eĉ ne unu literon mi konas.
—Ankaŭ mi ne —aldonis Sanchica—. Sed atentu ĉi tie. Mi iros voki iun, ke li ĝin legu: la pastron mem aŭ la bakalaŭron Sansón Carrasco. Tre volonte ili venos por scii la novaĵojn pri mia patro.
—Ne necesas voki iun —respondis la paĝio—. Kvankam ni ne scias ŝpini, mi scias legi, kaj legos ĝin.
Kaj efektive, li legis la leteron de la komenco ĝis la fino, sed ĝia teksto, ĉar jam konata, ne reaperas ĉi tie. Poste la paĝio elpoŝiĝis la leteron de la dukino kaj legis jene:
Kara Teresa:
La pozitivaj kvalitoj de boneco kaj talento de via edzo Sancho movis min peti de mia edzo, la duko, ke li donu al li la gubernatorecon de unu el siaj multaj insuloj. Oni informis min, ke li regas plej lerte, kio tre ĝojigas min kaj, cetere, ankaŭ mian sinjoron, la dukon. Tiel do, mi dankas la ĉielon, ke mi ne trompiĝis, kiam mi elektis lin por la gubernatora posteno: ĉar vi devas scii, sinjorino Teresa, ke en la tuta mondo apenaŭ troveblas bonaj gubernatoroj. Kaj Dio volu, ke mi kondutu tiel bone, kiel Sancho kondutas en la regado de sia insulo.
Mi sendas al vi, kara Teresa, kolieron el koraloj kun oraj ekstremoj. Tre plaĉus al mi, se ĝi konsistus el orientaj perloj; sed, kiel oni diras, eĉ eta donaco estas signo de estimo. Iam ni konos unu la alian kaj kreskos inter ni la amikeco, nur Dio scias ĝis kia grado. Salutu de mia flanko vian filinon Sanchica kaj diru al ŝi, ke ŝi estu preta, ĉar mi pensas edzinigi ŝin al bona partio, kaj tio povus okazi plej neatendite.
Oni diris al mi, ke ĉe via vilaĝo kreskas vere dikaj glanoj; sendu al mi du dekduojn da ili, kaj mi tre dankos al vi la favoron, ĉar ĝi venos de viaj manoj. Skribu al mi longe pri via sano kaj aferoj. Kaj se vi ion bezonas, nur parolu… kaj oni vin kontentigos. Dio vin gardu.
En ĉi kastelo. Vin amas, via amikino