Enciklopedio de Esperanto
- Автор: Kökény Lajos, Bleier V.
- Язык: эсперанто
- Жанр: Справочная литература
Электронная книга - «Enciklopedio de Esperanto». Краткое содержание книги:
Kiel tio estas kutima en enciklopedioj, certaj informoj estas prezentitaj per tabeloj. Tial por oportune konsulti ĉi tiun bitlibon rekomendindas uzi libroprezentilon kiu plene realigas la normon Fictionbook (do, ankaŭ la tabelojn) — ekzemple, la programon «CoolReader».
Dume la nova estraro de CIEA, sub prezido de generalo Bastien, staras antaŭ grandaj malfacilaĵoj, kaŭzataj de la malbonaj financaj cirkonstancoj de UEA.
(Prenita el la verko «Historio kaj organizo de la E-a movado» kaj el artikolo en «La Praktiko», okt. 1934.) — J.R.G. ISBRÜCKER.
Notoj de C.C. Goldsmith pci la historio 1932–33. (1) Oni tute ellasis la fakton, ke la nova propono estis necesa, ĉar UEA reduktis sian subvencion al ICK de 2500 ĝis 500 svisaj frankoj, kaj sekve la malnova organizo ne povis vivi. — (2) Ne la franca societo faris la novan proponon en 1932, sed la brita, franca, germana, kaj itala societoj kune faris ĝin. — (3) La Komisiono esperis, ke UEA estus la nova int. organizo, kaj tiucele oni proponis, ke ĝi prenu du el la sidoj en la Komisiono, sed ĝi rifuzis. Krome, tuj post la kunveno de la Komisiono, laŭ peto de ĝia membraro, ni proponis, ke UEA estu la titolo de la nova organizo, la UEA-oficejo estu ĝia centro, kaj ke se eble, Settler estu la unua prezidanto. Merchant eĉ konsentis eksigi por tion permesi. UEA tute ne respondis al la propono kaj nur post tio oni starigis UFE-n. (4) Fakto estas, ke en la unua monato 11 societoj aliĝis al UFE, inkluzive Francujo, Itatujo, Svedujo, Britujo, kiuj estas inter la plej gravaj societoj. (5) La kunveno en Genève en maja 1933 estis aranĝita, laŭ propono de BEA, nur por interrilati kun UEA por vidi ĉu lastmomente oni povus trovi interkonsenton. UEA rifuzis partopreni, kaj nur estis pro la persona interveno de Schoofs, UEA ĉefdelegito en Belgujo, ke Stettler konsentis renkonti la aliajn ĉeestantojn. — (6) La interkonsento de Kolonjo povus esti atingita du jarojn pli frue se UEA nur estus konsentinta diskuti la aferon, ĉar ĝi estas preskaŭ laŭ la propono farita de BEA en majo 1931. — (7) Oni tute ellasis la fakton, ke oni postulis la ripeton de la voĉdonado en Stockholm pro la fakto, ke la skriba voĉdonado estis erare farita, ĉar oni permesis en tiu ke personoj voĉdonu por si mem.
Orientaj fabeloj. De Doroŝeviĉ, el la rusa trad. Hohlov. 1924, 66 p. «Humoraj, trafaj satiroj, vestitaj per la vualo de orienta kostumo. Tiel ili povis vipi la rusan caran reĝimon, mokante la nekompreneman cenzuron. E-igo tiom taŭga, kiom la originala teksto estas sprita.» (G.S. „E“, 1924, p: 188.)
Oriento. Kvin n-roj de „Ilustrita Biblioteko“, tradukoj kaj originalaĵoj. 1928. «Bona elekto por iom malkovri al ni flankojn de la orienta vivo aŭ animo.» (G.S. „E“, 1928, p: 106.)
Oriento. Tute unika revuo, kiu celis konatigi la historion, etnografion, literaturon ktp. de la orientaj landoj. Red. Seriŝev en Harbin. La I-a n-ro eliris en jul. 1925 kun 114 p. kaj 33 bildoj, la 2-a kaj lasta enhavis 96 p. kaj 28 bildojn, 26×18. P. TARNOW.
Originala Verkaro de L.L. Zamenhbof. Kolektita kaj ordigita de J. Dietterle, 1929. 605 p. «Ĝi estas rimarkinda kolekto de antaŭparoloj, artikoloj, traktaĵoj, paroladoj, leteroj kaj poemoj. Grandaparte la enhavo de la libro venis el fontoj malfacile konsulteblaj, kaj multo neniam antaŭe estis presita. La volumo ĵetas lumon sur multajn fazojn de la nekonata historio de la komencaj tagoj de nia movado. Ĝi staras unika — la plej granda verko el la tuta originala E-a literaturo.» (British E-ist, okt. 1929.) — «D-ro D. ne simple kompilis la kolosan materialon, sed ordigis ĉion en tre laŭdinda maniero faciliganta la superrigardon. Multnombraj steletoj kaj piednotoj klarigas kaj helpas.» (Butin, HDE, 1929, n-ro 43.)
Örn August Kristian, svedo, policisto en Gevle. Nask. 29 okt. 1881 en Skyttorp. Kunfondinto de EG Gevle, 1907. Estis estrarano de SEF. Ano de UEA de ĝia fondo. Fondinto de la unua EG en Enköping, 1919. Agado en Int. E-ista Polic-Asocio. Kursgvidado kaj prop.
Orthal (ortal) Heinrich, germano, d-ro jura, advokato, «Justizrat». Nask. 27 jun. 1878 en Kempten. E-isto de 1908. Kiam la antaŭe E-a «Weltsprachenverein» en Nürnberg sub gvido de ĉefinstruisto Schmidt (amiko de Z) transiris al Ido, li fondis tie komence de 1909 lokan grupon de GEA, kiu ekzistas ankoraŭ nun. Li faris en la sekvaj jaroj pli ol 100 prop. paroladojn en tuta Bavarujo, estis kelkan tempon prez. de la Bavara E Ligo. De 6 jaroj instruas E-n en la malliberejo en N.
Osida Tokurô, japano, kuracisto. Nask. 24 marto 1875. En 1919 fondinte Nippon E-Sya, eldonis multajn E-lernolibrojn kaj vortarojn. Poste importis E librojn el Eŭropo.
Osmond Emma L., anglino. Nask. 7 okt. 1868 en London. E-isto de 1917. Instruis E-n 1918–29. Multe korespondis, verkis ĉ. 250 artikolojn en diversaj E kaj A gazetoj. Tradukis al E el multaj lingvoj.