Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
La Sankta Biblio - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Sankta Biblio

Электронная книга - «La Sankta Biblio». Краткое содержание книги:

Ĉi tiu libro estas konata en Esperantujo kiel la «Londona Biblio». Unue ĝin eldonis en la jaro 1926ª la Brita kaj Alilanda Biblia Societo komune kun la Nacia Biblia Societo de Skotlando en Edinburgo.
La Malnovan Testamenton el la hebrea tradukis Zamenhofo, kiu fine liveris la lastajn paĝojn de sia traduko nur kelkajn semajnojn antaŭ sia morto en 1917. Ĝian finpretigon Zamenhofo konfidis al brita komitato, kies ĉefa laboranto estis J.M. Warden.
La Novan Testamenton tradukis komitato de anglaj pastroj el la malnova greka. La ĉefan laboron plenumis pastro John Cyprian Rust kaj A.E. Wackritl kaj la traduko aperis en la 1912ª jaro ĉe la Brita kaj Alilanda Biblia Societo kaj Nacia Biblia Societo de Skotlando.
La eldonon kaj la kliŝigon de la kompostaĵo de la unua eldono ebligis malavara financa subteno de f-inoj Peckover.
1 ... 201 202 203 204 205 206 207 208 209 ... 556
Перейти на страницу:

Ĉapitro 16

1 Kaj oni alportis la keston de Dio, kaj metis ĝin interne de la tendo, kiun David starigis por ĝi; kaj oni alportis bruloferojn kaj pacoferojn antaŭ Dion. 2 Kiam David finis la oferadon de la bruloferoj kaj de la pacoferoj, li benis la popolon en la nomo de la Eternulo. 3 Kaj li disdonis al ĉiuj Izraelidoj, kiel al la viroj, tiel ankaŭ al la virinoj, al ĉiu po unu bulo da pano, po unu porcio da viando, kaj po unu peniko da sekvinberoj.

4 Kaj li starigis antaŭ la kesto de la Eternulo el la Levidoj servantojn, por kantadi gloron, dankon, kaj laŭdon al la Eternulo, Dio de Izraeclass="underline" 5 la ĉefo estis Asaf, la dua estis Zeĥarja, poste Jeiel, Ŝemiramot, Jeĥiel, Matitja, Eliab, Benaja, Obed-Edom, kaj Jeiel, kun psalteroj kaj harpoj, kaj Asaf sonigadis per cimbaloj; 6 Benaja kaj Jaĥaziel, la pastroj, estis kun trumpetoj ĉiam antaŭ la kesto de interligo de Dio.

7 Tiam, en tiu tago, David la unuan fojon aranĝis dankokanton al la Eternulo per Asaf kaj liaj fratoj:

8 Gloru la Eternulon, voku Lian nomon; Sciigu inter la popoloj Liajn farojn. 9 Kantu al Li, muziku al Li; Parolu pri ĉiuj Liaj mirakloj. 10 Laŭdu Lian sanktan nomon; Ĝoju la koro de tiuj, kiuj serĉas la Eternulon. 11 Turnu vin al la Eternulo kaj al Lia potenco; Serĉu ĉiam Lian vizaĝon. 12 Memoru Liajn miraklojn, kiujn Li faris; Liajn signomiraklojn kaj la juĝojn de Lia buŝo; 13 Vi, semo de Izrael, Lia sklavo, Filoj de Jakob, Liaj elektitoj. 14 Li estas la Eternulo, nia Dio; Sur la tuta tero estas Liaj juĝoj. 15 Memoru eterne Lian interligon, La vorton, kiun Li testamentis por mil generacioj, 16 Kiun Li interkonsentis kun Abraham Kaj ĵuris al Isaak. 17 Li metis ĝin por Jakob kiel leĝon, Por Izrael kiel eternan interligon, 18 Dirante: Al vi Mi donos la landon Kanaanan Kiel vian parton heredan. 19 Kiam vi estis malgrandnombraj, Malmultaj, kaj fremduloj en ĝi, 20 Kaj ili iradis de popolo al popolo, El unu regno al alia gento, 21 Tiam Li al neniu permesis premi ilin, Kaj Li punis pro ili reĝojn; 22 Dirante: Ne tuŝu Miajn sanktoleitojn, Kaj al Miaj profetoj ne faru malbonon. 23 Kantu al la Eternulo la tuta tero; Proklamu de tago al tago Lian savon. 24 Rakontu inter la popoloj Lian gloron, Inter ĉiuj gentoj Liajn miraklojn. 25 Ĉar la Eternulo estas granda kaj tre glorinda; Li estas timinda super ĉiuj dioj; 26 Ĉar ĉiuj dioj de la popoloj estas idoloj; Sed la Eternulo kreis la ĉielon. 27 Gloro kaj majesto estas antaŭ Li; Forto kaj beleco estas sur Lia loko. 28 Tributu al la Eternulo, familioj de la popoloj; Tributu al la Eternulo gloron kaj potencon. 29 Tributu al la Eternulo honoron de Lia nomo; Alportu donacon, kaj venu antaŭ Lin; Adorkliniĝu antaŭ la Eternulo en sankta ornamo. 30 Tremu antaŭ Li la tuta tero; Li aranĝis ja la mondon, ke ĝi ne ŝanceliĝu. 31 Ĝoju la ĉielo, kaj estu gaja la tero; Kaj oni diru inter la nacioj: La Eternulo reĝas. 32 Bruu la maro, kaj ĉio, kio ĝin plenigas; Ĝoju la kampo, kaj ĉio, kio estas sur ĝi. 33 Tiam kantu ĉiuj arboj de la arbaro antaŭ la Eternulo, Ĉar Li venas, por juĝi la teron. 34 Laŭdu la Eternulon, ĉar Li estas bona; Ĉar eterna estas Lia favorkoreco. 35 Kaj diru: Savu nin, ho Dio de nia savo, Kolektu nin kaj liberigu nin el inter la nacioj, Por ke ni danku Vian sanktan nomon, Por ke ni gloru nin per Via majesto. 36 Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, De eterne ĝis eterne. Kaj la tuta popolo diris: Amen! kaj gloro al la Eternulo!

37 Kaj li restigis tie antaŭ la kesto de interligo de la Eternulo Asafon kaj liajn fratojn, por servadi antaŭ la kesto konstante, laŭ la ordo de ĉiu tago; 38 kaj Obed-Edomon kaj liajn fratojn, sesdek ok; Obed-Edom, filo de Jedutun, kaj Ĥosa, restis kiel pordegistoj; 39 kaj la pastron Cadok kaj liajn fratojn, la pastrojn, antaŭ la loĝejo de la Eternulo sur la altaĵo en Gibeon, 40 por ke ili alportadu bruloferojn al la Eternulo sur la altaro de bruloferoj konstante, matene kaj vespere, kaj por ĉio, kio estas skribita en la instruo de la Eternulo, kiun Li donis al Izrael. 41 Kaj kun ili estis Heman kaj Jedutun, kaj la aliaj elektitoj, difinitaj laŭnome, por kantadi laŭdon al la Eternulo, ĉar eterna estas Lia favorkoreco; 42 kun ili estis Heman kaj Jedutun, kun trumpetoj kaj cimbaloj kaj aliaj instrumentoj por kantado antaŭ Dio; kaj la filoj de Jedutun estis ĉe la pordego. 43 Kaj la tuta popolo disiris ĉiu en sian domon; kaj David iris returne, por beni sian domon.

Ĉapitro 17

1 Kiam David loĝis en sia domo, li diris unu fojon al la profeto Natan: Jen mi loĝas en domo cedroligna, kaj la kesto de interligo de la Eternulo restas sub tapiŝoj. 2 Kaj Natan diris al David: Ĉion, kio estas sur via koro, faru, ĉar Dio estas kun vi. 3 Sed en tiu sama nokto aperis vorto de Dio al Natan, dirante: 4 Iru, kaj diru al Mia servanto David: Tiele diras la Eternulo: Ne vi konstruos por Mi la domon por loĝi; 5 ĉar Mi ne loĝis en domo de post tiu tago, kiam Mi elkondukis Izraelon, ĝis la nuna tempo; sed Mi estis nur en tabernaklo kaj en tendo. 6 Kien ajn Mi iris kun la tuta Izrael, ĉu Mi diris eĉ unu vorton al iu el la juĝistoj de Izrael, al kiuj Mi ordonis paŝti Mian popolon, dirante: Kial vi ne konstruis por Mi cedrolignan domon? 7 Kaj nun diru jenon al Mia servanto David: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Mi prenis vin de ŝafejo, de ŝafoj, por ke vi estu estro super Mia popolo Izrael; 8 kaj Mi estis kun vi ĉie, kien vi iris; kaj Mi ekstermis ĉiujn viajn malamikojn antaŭ vi, kaj Mi faris al vi nomon, egalan al la nomoj de la potenculoj sur la tero; 9 kaj Mi aranĝis lokon por Mia popolo Izrael, kaj Mi plantis ĝin tiel, ke ĝi loĝu trankvile sur sia loko kaj ne plu tremu; kaj malbonuloj ne plu senfortigos ĝin, kiel antaŭe; 10 kaj de post tiu tempo, kiam Mi starigis juĝistojn super Mia popolo Izrael, Mi humiligis ĉiujn viajn malamikojn; kaj Mi diras al vi, ke domon konstruos al vi la Eternulo. 11 Kiam finiĝos viaj tagoj kaj vi iros al viaj patroj, Mi starigos post vi vian idon, kiu estos el viaj filoj; kaj Mi fortikigos lian regnon. 12 Li konstruos por Mi domon; kaj Mi fortikigos lian tronon por ĉiam. 13 Mi estos al li patro, kaj li estos al Mi filo; kaj Mian favorkorecon Mi ne deturnos de li tiel, kiel Mi deturnis de tiu, kiu estis antaŭ vi. 14 Kaj Mi starigos lin en Mia domo kaj en Mia regno por ĉiam; kaj lia trono estos fortikigita por eterne. 15 Konforme al ĉiuj ĉi tiuj vortoj kaj al ĉi tiu tuta vizio, Natan parolis al David.

1 ... 201 202 203 204 205 206 207 208 209 ... 556
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)