El la vivo de esperantistoj
- Автор: Stankiewic
- Язык: эсперанто
- Жанр: Классическая проза
Электронная книга - «El la vivo de esperantistoj». Краткое содержание книги:
― Lasu la mondon ekscii antaŭe Esperanton, doni al la lasta vivon kaj rajton de regnaneco, kaj tiam oni povos alpaŝi al la lingvo de Marso…
Tiamaniere la fantazia ideo degeneris en la alian, pli realan kaj atingeblan, al kiu li fordonis sin kun tuta sia energio. Lia neordinara naturo ne povis fortiri sin per kio ajn duone, kaj tial Ĉielson, fariĝinte esperantisto, ĵetis ĉiujn antaŭajn aferojn kaj tute trempis sin en la propagandon de la lingvo internacia. Li komprenis, ke la propagando devis esti afero ne kabineta, sed societa, kaj tial li penadis akiri la plej diversajn kaj vastajn interligojn kaj konatecojn, kio, dank' al lia bela eksteraĵo, elegantaj manieroj kaj viva, akra saĝo, estis afero facile atingebla. Estadante en la societoj kaj uzante ĉian pretekston por transkonduki la paroladon sur sian amatan temon, li rapide konvinkiĝis, unue, ke la societo estas treege nemovema kaj pli facile sin fortiras per fortaj efektoj, ol per profundaj veroj, kaj due, ke tiu sama societo estas tute blinda, ke 9/10 de ĝi ĝis nun tute ne konas la ideon kaj indecon de la lingvo tutmonda kaj eĉ ne scias pri ĝia ekzistado. Lin treege frapadis tiu cirkonstanco, ke, malgraŭ la okjara ekzistado de Esperanto, ofte eĉ kleraj homoj malfermadis la buŝojn, aŭdinte pri tio, ke ie estas ia lingvo, kiu servas por iaj interpopolaj komunikiĝoj k.t.p.
Kaj li rapide alkonformiĝis al tiuj ĉi aperoj.
Li komencis kondukadi la vivon tiel, ke li ĉie kaj al ĉiuj faladu en la okulojn. Li vestadis sin tre elegante, sed ĉiam tre originale, portadis longajn harojn ĝis la ŝultroj, grandan, larĝan ĉapelon kaj nazumon en dika testuda kadro, apogadis sin sur grandegan branĉoplenan bastonon kun ora butono, sur lia brusto briladis ĉiam hela esperanta stelo, li fumadis bonegajn cigarojn, paroladis ĉiam kuraĝe kaj laŭte, kaj en stratoj, teatroj k.t.p. li aperadis ĉiam kun kiu ajn el esperantistoj, por publike paroladi en la lingvo internacia. Lia aperado en kiu ajn urbo elvokadis tuj multajn famojn kaj demandojn, kaj tuj traportiĝadis la sciigo, ke tia stranga persono estas esperantisto, apostolo de la nova internacia lingvo, ke li estas tre saĝa kaj aminda, volonte donas al ĉiuj instrukciojn kaj gvidojn, estas bone alprenita en unuaj salonoj de la urbo, sed ne abomenadas butikon de viandaĵisto aŭ metiejon de botisto k.t.p. k.t.p.
Tiamaniere li rapide akiradis gloron kaj malkovradis al multaj la okulojn sur la disvastigatan de li aferon. Sed ĉion tion ĉi li faradis preskaŭ pasante, lasante civilizadi la amason al siaj helpistoj, kiujn li kreadis ĉie facile el varmegaj kaj plej lertaj siaj adorantoj; li do mem prenadis sub sian personan favoron nur homojn tre influajn kaj per kio ajn tre gravajn por la afero: redaktorojn de gazetoj, amatajn de publiko verkistojn, popularajn artistojn, malavarajn riĉulojn k.t.p. Havante altan talenton gvidi amason, li povadis konduki la aferon tiel, ke la signita per li ofero neniom forglitadis el liaj manoj.
Ni rimarku, ke li mem paroladis tre malmulte kaj neniam lacigadis la aŭskultantojn per longaj predikoj pri la lingvo; kun propra al sola li akreco li kaptadis, aŭ eĉ nevideble subpreparadis oportunan minuton kaj per mallongaj, flamaj kaj inspiritaj vortoj batadis je plej senteblaj kordoj de la aŭskultantoj, kaj lia parolo neniam faradis maltrafon. Al tio ĉi li neniam ripetiĝadis; lia parolo neniam havadis kion ajn ŝablonan, sed ĉiam estadis tre saĝe alagordita al la cirkonstancoj ― kaj en tio ĉi konsistis ĝia tuta forto.
Ankoraŭ unu rimarko. Ĉielson tre profunde konis la naturon de l' homo kaj komprenis la signifon de eksteraj formuloj kaj ceremonioj, kaj tial li enkondukis unu moron kaj severe observadis plenumon de ĝi ― moron salutadi unu alian per la vortoj: "Ĉu vi esperas"? ― "Jes, mi esperas." ― ĉe renkonto, kaj: "Esperu"! ― "Jes, mi esperos" ― anstataŭ adiaŭ. Li tre koleradis, se esperantistoj ne plenumadis tiun ĉi moron, dank' al kiu ili pli facile proksimiĝis unu kun alia.
Tia estis la persono Ĉielson kaj tiaj estis liaj laboroj.
Pasis ĉirkaŭ dek jaroj, kaj en Eŭropo, dank' al liaj zorgoj, kreiĝis multaj kluboj kaj esperantaj societoj kaj la nombro de esperantistoj altiritaj de li al la afero kalkulis sin jam je dekoj kaj centoj da miloj. Loĝante en nia urbo jam ĉirkaŭ unu jaro, kie li proponadis krei ĉefan esperantan klubon, li ne senfundamente turnis sian atenton sur la riĉan kuraciston Monbleron, sed tiu, kiel tuj konsideris Ĉielson, postulis longedaŭran kaj tre metodan flegon, kaj tial li estis donita en zorgadon al sia kunloĝanto, varma esperantisto Siksten. Sed en tiu ĉi fojo Ĉielson faris grandan maltrafon, ĉar tiu ĉi elekto montriĝis tute ne prospera. La afero de l' propagando ne sole ne moviĝis antaŭen, sed eĉ Monblero kun grandiĝanta malpacienco aŭskultadis la longajn parolojn de sia kunloĝanto kaj anstataŭ respondo silente malproksimiĝadis sian ĉambron…
Kaj jen nun tiu ĉi granda esperantisto vizitis nian kuraciston.
―
La parolado kelkan tempon turnadis sin sur interesaj por ambaŭ interparolantoj cirkonstancoj de la vivo, kiam Ĉielson demandis Monbleron, ĉu li ne ricevis kiajn ajn sciojn pri Siksten, kiu ĝis nun nenion komunikis al li pri sia nova vivo.
― Tie ĉi estas io ― montris la mastro malpene per mano la malkovritan leteron, kuŝantan sur la tablo, ― kia strangulo, li persekutas min eĉ nun kun sia lingvo internacia, al kiu mi sentas nenian simpation… Mi eĉ ne legis ĝin… mi ne volas.
La gasto per grandaj okuloj ekrigardis la interparolanton; li ne supozis eĉ, ke la propagando de Siksten povis doni tiajn plorindajn rezultatojn.
― Tiel, vi eĉ ne legis ĝin? Oni povus ekpensi, ke vin tre malmulte interesas la sorto de via amiko… Se vi al mi permesos, mi rigardos tiun ĉi leteron: povas esti, ke en ĝi ni trovos kion ajn atentindan.
― Ho, mi konsentas… Esperanto ― tio ĉi estas via specialeco.
Ĉielson profundiĝis en la legadon de la letero, dum la mastro per grandaj paŝoj mezuradis la ĉambron.
― Ba! tie ĉi la afero tuŝas persone vin, se vi volas, ― ekkriis gaje la esperantisto, interrompante la legadon ― tie ĉi estas parolo pri ia bela juna virino, videble via konata!…
Kiel do vi povis preterlasi tian leteron?
― Pri kia virino? ― haltis mirigite Monblero.
― Jen vi vidas. Aŭskultu: mi tradukos al vi tiun ĉi leteron; ĝi estas tre interesa kaj mi eĉ ne atendis tian talenton ĉe nia komuna amiko… ― kaj Ĉielson komencis traduki la leteron, kies enhavo montriĝis sekvanta:
"Kara amiko!
Pri mia vivo en N. mi nenion al vi komunikos, ĉar mi jam duan semajnon pasigas en somerloĝo en interspaco de ĉirkaŭ dek kilometroj de tiu ĉi urbo. Alveturinte en N., mi antaŭ ĉio faris vizitojn al la tieaj ĉi esperantistoj, en la nombro de kiuj mi renkontis certan sinjoron Marei, malnovan amikon de juneco de mia mortinta patro, kaj nun bonhavan tiean ĉi bienhavanton, alveturintan en N. por kelka tempo kun tuta sia familio. Malfacile estas priskribi al vi, kian bonkoran akcepton mi renkontis en lia domo. Mi estis treege karesita de la mastro kaj prezentita tuj al ĉiuj membroj de lia familio, invitita en tiu sama tago al tagmanĝo, poste al balo, donita de sinjoro Marei al liaj amikoj N ― aj, poste mi devis doni la vorton ĉiutage vizitadi ilin, al tag ― , aŭ vespermanĝo, kaj fine sinjoro Marei, elveturante sian bienon, proponis al mi veturi kune kun li je kelkaj semajnoj kaj ripozi en lia domo, ĉar miaj universitataj okupoj estos komencitaj ankoraŭ ne baldaŭ. Kompreneble, mi ne povis rifuzi al la bonkora mastro, kaj jen ― mi spiradas nun per belega aero, saturita de bonodoro de rozoj; rajdadas aŭ naĝadas per ŝipeto, dorlotadas min en malvarmeta ombro de kaŝtanoj kaj cipresoj, ĉasadas, ĝuadas la vivon kaj ĉirkaŭflirtadas… Jes, mi ĉirkaŭflirtas, ĉar estas kiun ĉirkaŭflirti, estas por kiu perdi la kapon… Vi devas scii, ke la familio de sinjoro Marei, krom li mem kaj lia edzino, tre respektinda kaj simpatia sinjorino, estas ankoraŭ kunmetita el du filinoj, dekdu ― jara filo, alveturinta domen al libertempo, kaj malproksima parencino de s ― rino Marei, ia fraŭlino Izabelo Kartuŝ, bonega legistino kaj ne simpla muzikistino. Ambaŭ filinoj de s-ro Marei estas jam grandaĝaj fraŭlinoj kaj ambaŭ tiel belegaj, ke malofte prosperas renkonti ion similan. La pli maljuna de ili, Karolino, alta, bontalia nigraharulino, kun riĉega velura harligo, kun mirindaj seriozaj, plenaj de profunda esprimo okuloj, ŝajnas al mi diino de la beleco, per ia miro transportita al ni el la mondo de la klasika antikveco. Ŝi estas ĉiam kvieta, majesta kaj kvazaŭ enpensa; ŝi ridas malofte, sed se sur ŝiaj mirindaj lipoj aperas rideto, tiam vi vidas en ĝi tiom da sorĉanta ĉarmo, ke la nova paradizo malkovriĝas antaŭ vi… La pli juna, Elizo, estas ankaŭ belega ekzistaĵo, sed iom de alia speco ― kaj mi diros al vi sub la plej granda sekreto ― ŝi tre al mi plaĉas. Tiu ĉi estas de la plej pura sango francino, mallumhara, mallumokula, petola kiel diableto, ĉiam gaja, sprita kiel Hejne, viviganta tutan nian societon, kies ĉiuj membroj vice estadas celo al ŝiaj ŝercoj. Kompreneble ricevas ankaŭ mi, kaj, se vi volas, pli multe ol aliaj, sed je tiu ĉi belulineto ne estas eble koleri… Kio do tuŝas la fraŭlinon Kartuŝ, ŝi ludas en nia rondeto duagradan rolon. Ŝi estas ne tre bela, vespere okupadas nin per deklamado aŭ muziko, akompanadas nin en promenadoj kaj ne pli… Mi treege disskribiĝis kaj mi sentas, ke jam longe estus tempo fini la leteron, sed mi ne povas silenti pri unu cirkonstanco, tuŝanta persone vin. Antaŭ nelonge vespere, kiam ni, t.e. mi kaj fr ― ino Karolino, sidis en laŭbo kaj rigardis sur plateto gajan kuradon de la juna gimnaziisto kaj du aliaj fraŭlinoj, Karolino komencis demandadi min pri mia antaŭa vivo kaj miaj konatoj. Ĉe elnomo de miaj amikoj venis la vico ankaŭ al vi kaj, apenaŭ mi komencis priskribadi vian eksteraĵon, ŝi fariĝis tre serioza kaj atenta kaj eĉ, interrompinte mian rakonton, postulis de mi la pli precizajn montrojn pri via figuro. De tio ĉi mi konkludis, ke vi estas kvazaŭ al ŝi konata, kaj, interesita pri tio ĉi, mi eĉ decidis demandi ŝin, de kie ŝi povas vin koni. Karolino iom balbutis, sed fine diris, ke antaŭ du jaroj ŝi, estinte kun la patrino por maraj banoj en Nicco, renkontis tie junan komencantan kuraciston, kiu turnis sur sin ŝian atenton kaj kiu laŭ sia eksteraĵo estis tre simila al tiu, kian mi priskribis al ŝi vin. Pli mi nenion de ŝi sciiĝis, sed ankaŭ tio ĉi, mi pensas, al vi estos sufiĉe interesa.