III.
Kiam mi donis nomon al la 30 traktataj kaj 33 menciataj sportobranĉoj kaj al granda nombro da subbranĉoj kaj disciplinoj, min gvidis tri reguloj, konforme al kiuj reguloj la temantaj nomoj estas klaseblaj en tri grupojn.
1. Al la unua grupo apartenas tiuj sportobranĉo-nomoj, kiuj estas troveblaj en PV kiel memstaraj sportaj terminoj, kiel la vortoj hokeo, ĵudo, gimnastiko, futbalo (vulg.), aŭ kiujn mi enkondukis el la internacia uzado, kiel pentatlono, slalomo, basketbalo (vulg.).
2. La dua grupo de la nomoj de sportobranĉo, subbranĉo aŭ disciplino estas derivebla el tiuj verboj de verbkaraktera radiko, kiuj verboj esprimas la specifan aktivadon (ekz. kuri, rajdi, descendi, skermi ktp) de la koncerna sportobranĉo ktp. Ĉar la kuristo kuras — kaj ne kuradas — 100 metrojn, la naĝisto naĝas — kaj ne naĝadas — 200 metrojn, la altosaltisto saltas — kaj ne saltadas — 198 cm-an alton ktp, kiel nomo de sportobranĉo ktp perfekte taŭgas la terminoj kuro, rajdo descendo, altosalto, diskoĵeto ktp kaj estas tute superflua la uzo de la sufikso «ad».
3. La tria grupo deriviĝas el la nomo de la uzataj sportiloj. En tiuj terminoj estas jam nemankebla la uzo de la sufikso «ad». Jen ekzemploj: biciklado, sabrado, rekado, akvopilkado ktp.
Estas menciinde, ke esprimoj kiel manpilko, piedpilko k.s. ne estas ĝustaj kiel nomoj de sportobranĉo, ĉar ili indikas nur la ilon, sed ne la agadon. Ĝustaj estas do: manpilkado, korbopilkado ktp. Same mi opinias malĝustaj, eĉ konfuzaj esprimojn kiel «manbalo» fuŝe kunmetitan el manpilkado kaj la vulgara handbalo, aŭ «korbobalo» el korbopilkado kaj basketbalo (vulg.).
Koncerne la nomojn de sportobranĉo, subbranĉo aŭ disciplino, derivitajn el la nomo de la sportilo per la sufikso «ad», mi sekvis la ĉi suban regulon.
Tiu metodo estas uzebla nur, se la derivita nocio esprimas unusence la determinendan sportan aktivadon, ekz. biciklo — biciklado, skio — skiado. Sed ĝi ne estas uzebla, kiam la derivita vorto havas alian, diverĝan sencon, ekz. martelo — martelado signifas uzi la martelon laŭ ĝia primara celo (marteli la ardantan feron ktp). La sporta esprimo estas do: martelĵeto. Aŭ alia ekzemplo: disko — diskado: signifas eventuale turnadi la numerdiskon de la telefonaparato, sed la ĝusta sporta esprimo estas: diskoĵeto. Jen kelkaj pliaj ekzemploj el ambaŭ variantoj: sledado, motorciklado, aŭtado, kanuado, velado, spadado, sed lancoĵeto, halterlevo, barierkuro, stangosalto ktp.
La listo de la traktataj 30 sportobranĉoj
(Ili ĉiuj estas olimpikaj sportobranĉoj, escepte tenison kaj tablotenison.)
1. Akvopilkado
2. Arkopafo
3. Atletiko
4. Biciklado
5. Bobado
6. Bokso
7. Flugpilkado
8. Gimnastiko
9. Glacihokeo
10. Halterlevo
11. Hokeo
12. Ĵudo
13. Kajakado-kanuado
14. Korbopilkado
15. Lukto
16. Manpilkado
17. Moderna pentatlono
18. Naĝo
19. Pafo
20. Piedpilkado
21. Plonĝo
22. Rajdo
23. Remo
24. Skermo
25. Sketado
26. Skiado
27. Sledado
28. Tabloteniso
29. Teniso
30. Velado
Listo pri kromaj 33 pli signifaj sportobranĉoj nur menciataj
1. Akvoskiado
2. Alpinistiko
3. Aŭtado
4. Badmintono
5. Bezbalo
6. Biatlono
7. Biciklohokeo
8. Biciklopilkado
9. Boŭlo
10. Dekatlono
11. Drajvo (jungaĵkondukado)
12. Fiŝhokado
13. Glacivelado
14. Gliso
15. Golfeo
16. Joringo
17. Keglado
18. Kriketo
19. Leĝera skafandrado
20. Motorboatedo
21. Motorciklado
22. Motorsledado
23. Orientiga kuro
24. Paraŝutado
25. Peloto
26. Plumpilkado
27. Pugnopilkado
28. Rajdhokeo
29. Rugbeo
30. Rulsketado
31. Sablovelado
32. Triatlono
33. Turistiko
IV.
Mi malaprobas la ofte renkonteblan formon «ĉampioneco» en la senco de «ĉampionado». Jen frazo, aplikanta korekte ambaŭ formojn: La ĉampionado estas sporta aranĝo, kie la plej bonaj konkursantoj akiras ĉampionecon.
V.
Direktivoj, kiel apliki la vortojn ĉampiono, — ĉampionado, renkonto, turniro, konkurso, rekordo kaj teamo, en esprimoj koncernantaj sportobranĉojn, subbranĉojn aŭ disciplinojn. Estas du manieroj:
1. La rekta aŭ vortkunmeta formo: biciklokonkurso (el biciklado), skiĉampiono (el skiado), halterlevorekordo (el halterlevo), naĝoĉampionado, pentatlonkonkurso (el moderna pentatlono), piedpilko-turniro (el piedpilkado), gimnastoteamo, kajakĉampiono (el kajakado), skermorenkonto ktp. Kiel videblas, ĉe la rekta formo la nomoj de sportobranĉo, subbranĉo aŭ disciplino finiĝantaj per la sufikso «ad» perdas tiun sufikson en la vortkunmeto.
Menciindas, ke ĉe la sportobranĉo-nomoj finiĝantaj per «iko» ŝajnas pli konvena la adjektiva formo: atletikaj rekordoj, gimnastikaj konkursoj ktp.