Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
La Sankta Biblio - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Sankta Biblio

Электронная книга - «La Sankta Biblio». Краткое содержание книги:

Ĉi tiu libro estas konata en Esperantujo kiel la «Londona Biblio». Unue ĝin eldonis en la jaro 1926ª la Brita kaj Alilanda Biblia Societo komune kun la Nacia Biblia Societo de Skotlando en Edinburgo.
La Malnovan Testamenton el la hebrea tradukis Zamenhofo, kiu fine liveris la lastajn paĝojn de sia traduko nur kelkajn semajnojn antaŭ sia morto en 1917. Ĝian finpretigon Zamenhofo konfidis al brita komitato, kies ĉefa laboranto estis J.M. Warden.
La Novan Testamenton tradukis komitato de anglaj pastroj el la malnova greka. La ĉefan laboron plenumis pastro John Cyprian Rust kaj A.E. Wackritl kaj la traduko aperis en la 1912ª jaro ĉe la Brita kaj Alilanda Biblia Societo kaj Nacia Biblia Societo de Skotlando.
La eldonon kaj la kliŝigon de la kompostaĵo de la unua eldono ebligis malavara financa subteno de f-inoj Peckover.
1 ... 194 195 196 197 198 199 200 201 202 ... 556
Перейти на страницу:

Ĉapitro 3

1 Jen estas la filoj de David, kiuj naskiĝis al li en Ĥebron: la unuenaskito Amnon, de la Jizreelanino Aĥinoam; la dua estis Daniel, de la Karmelanino Abigail; 2 la tria estis Abŝalom, filo de Maaĥa, filino de Talmaj, reĝo de Geŝur; la kvara estis Adonija, filo de Ĥagit; 3 la kvina estis Ŝefatja, de Abital; la sesa estis Jitream, de lia edzino Egla; 4 ses naskiĝis al li en Ĥebron. Li reĝis tie sep jarojn kaj ses monatojn; kaj tridek tri jarojn li reĝis en Jerusalem. 5 Kaj jen estas tiuj, kiuj naskiĝis al li en Jerusalem: Ŝimea, Ŝobab, Natan, Salomono ― ĉi tiuj kvar de Bat-Ŝua, filino de Amiel; 6 Jibĥar, Eliŝama, Elifelet, 7 Noga, Nefeg, Jafia, 8 Eliŝama, Eljada, kaj Elifelet ― naŭ. 9 Tio estas ĉiuj filoj de David, krom la filoj de kromvirinoj; kaj ilia fratino estis Tamar. 10 La filo de Salomono estis Reĥabeam; la filo de ĉi tiu estis Abija; la filo de ĉi tiu: Asa; la filo de ĉi tiu: Jehoŝafat; 11 la filo de ĉi tiu: Joram; la filo de ĉi tiu: Aĥazja; la filo de ĉi tiu: Joaŝ; 12 la filo de ĉi tiu: Amacja; la filo de ĉi tiu: Azarja; la filo de ĉi tiu: Jotam; 13 la filo de ĉi tiu: Aĥaz; la filo de ĉi tiu: Ĥizkija; la filo de ĉi tiu: Manase; 14 la filo de ĉi tiu: Amon; la filo de ĉi tiu: Joŝija. 15 La filoj de Joŝija estis: la unuenaskito Joĥanan, la dua Jehojakim, la tria Cidkija, la kvara Ŝalum. 16 La filoj de Jehojakim: lia filo Jeĥonja, lia filo Cidkija. 17 La filoj de Jeĥonja: Asir, lia filo Ŝealtiel, 18 Malkiram, Pedaja, Ŝenacar, Jekamja, Ĥoŝama, kaj Nedabja. 19 La filoj de Pedaja: Zerubabel kaj Ŝimei. La filoj de Zerubabeclass="underline" Meŝulam, Ĥananja; ilia fratino estis Ŝelomit; 20 ankaŭ ĉi tiuj kvin: Ĥaŝuba, Ohel, Bereĥja, Ĥasadja, kaj Juŝab-Ĥesed. 21 La idoj de Ĥananja: Pelatja kaj Jeŝaja; la filoj de Refaja, la filoj de Arnan, la filoj de Obadja, la filoj de Ŝeĥanja. 22 La filo de Ŝeĥanja estis Ŝemaja; la filoj de Ŝemaja: Ĥatuŝ, Jigal, Bariaĥ, Nearja, kaj Ŝafat ― ses. 23 La filoj de Nearja: Eljoenaj, Ĥizkija, kaj Azrikam ― tri. 24 La filoj de Eljoenaj: Hodavja, Eljaŝib, Pelaja, Akub, Joĥanan, Delaja, kaj Anani ― sep.

Ĉapitro 4

1 La filoj de Jehuda estis: Perec, Ĥecron, Karmi, Ĥur, kaj Ŝobal. 2 Reaja, filo de Ŝobal, naskigis Jaĥaton; Jaĥat naskigis Aĥumajon kaj Lahadon; tio estas la familioj de la Coreaidoj. 3 Kaj jen estas la domanaro de Etam: Jizreel, Jiŝma, Jidbaŝ; la nomo de ilia fratino estis Haclelponi; 4 kaj Penuel, la fondinto de Gedor, kaj Ezer, la fondinto de Ĥuŝa. Tio estas la idoj de Ĥur, unuenaskito de Efrata, posedanto de Bet-Leĥem. 5 Aŝĥur, fondinto de Tekoa, havis du edzinojn: Ĥela kaj Naara. 6 Naara naskis al li Aĥuzamon, Ĥeferon, Temnin, kaj Aĥaŝtarin; tio estas la filoj de Naara; 7 la filoj de Ĥela estis: Ceret, Coĥar, kaj Etnan. 8 Koc naskigis Anubon, Cobeban, kaj la familiojn de Aĥarĥel, filo de Harum. 9 Jabec estis la plej estimata inter siaj fratoj. Lia patrino donis al li la nomon Jabec, ĉar ŝi diris: En malĝojo mi naskis. 10 Kaj Jabec vokis al Dio de Izrael, dirante: Ho, se Vi min benus kaj vastigus miajn limojn, kaj Via mano estus kun mi kaj forigus la malbonon, por ke mi ne havu aflikton! Kaj Dio plenumis tion, pri kio li petis. 11 Kelub, frato de Ŝuĥa, naskigis Meĥiron; ĉi tiu estis la patro de Eŝton. 12 Eŝton naskigis Bet-Rafan, Paseaĥon, kaj Teĥinan, fondinton de la urbo Naĥaŝ; tio estas la loĝantoj de Reĥa. 13 La filoj de Kenaz estis: Otniel kaj Seraja; la filo de Otniel estis Ĥatat. 14 Meonotaj naskigis Ofran, kaj Seraja naskigis Joabon, fondinton de la Valo de Ĉarpentistoj; ĉar ili estis ĉarpentistoj. 15 La filoj de Kaleb, filo de Jefune: Iru, Ela, kaj Naam; la filo de Ela estis Kenaz. 16 La filoj de Jehaleleclass="underline" Zif, Zifa, Tirja, kaj Asarel. 17 La filoj de Ezra: Jeter, Mered, Efer, kaj Jalon. Ŝi naskis Mirjamon, Ŝamajon, kaj Jiŝbaĥon, la patron de Eŝtemoa; 18 dum lia edzino la Judino naskis Jeredon, fondinton de Gedor, Ĥeberon, fondinton de Soĥo, kaj Jekutielon, fondinton de Zanoaĥ. Tiuj estis la filoj de Bitja, filino de Faraono, kiun prenis Mered. 19 La filoj de la edzino de Hodija, fratino de Naĥam: la patro de Keila, la Garmano, kaj Eŝtemoa, la Maaĥatano. 20 La filoj de Ŝimon: Amnon, Rina, Ben-Ĥanan, kaj Tilon; la filoj de Jiŝei: Zoĥet kaj Ben-Zoĥet. 21 La filoj de Ŝela, filo de Jehuda: Er, patro de Leĥa, kaj Lada, patro de Mareŝa, kaj la familioj de la tolfaristoj el la domo de Aŝbea; 22 kaj Jokim, kaj la loĝantoj de Kozeba, kaj Joaŝ, kaj Saraf, kiuj estis sinjoroj en Moab kaj poste revenis en Bet-Leĥemon, laŭ antikvaj rakontoj. 23 Ili estis potistoj, kaj loĝis inter ĝardenoj kaj brutejoj; ĉe la reĝo ili tie loĝis por liaj laboroj.

1 ... 194 195 196 197 198 199 200 201 202 ... 556
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)