Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
Skarlataj veloj - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Skarlataj veloj

Электронная книга - «Skarlataj veloj». Краткое содержание книги:

Ne memorante, kiel ŝi forlasis la hejmon, Assol jam kuris al la maro, subkaptita de nevenkebla vento de la evento; ĉe la unua angulo ŝi haltis preskaŭ senforte; ŝiaj kruroj estis fleksiĝantaj, la spirado estis rompiĝanta kaj estingiĝanta, la konscio tenis sin sur hareto. Estante ekster si pro timo perdi la volon, ŝi stamfis kaj rekonsciiĝis. De tempo al tempo jen tegmento, jen barilo ŝirmadis disde ŝi la skarlatajn velojn; tiam, timante, ke ili malaperos, kiel simpla fantomo, ŝi hastadis preteri la turmentan obstaklon kaj, ree ekvidinte la ŝipon, haltadis por faciligite suspiri.
1 ... 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19
Перейти на страницу:

Tiam de supre, skuante kaj absorbante la koron en sian jubilan krion, denove impetis grandega muziko. Ree Assol fermis la okulojn, timante, ke ĉio ĉi malaperos, se ŝi rigardos. Gray prenis ŝiajn manojn kaj, jam sciante nun, kien ŝi povas sendanĝere iri, ŝi kaŝis la vizaĝon, malsekan pro larmoj, sur la brusto de la amiko, veninta tiel mirakle. Gardeme, sed kun rido, mem afekciita kaj mirigita de tio, ke venis la neesprimebla, al neniu atingebla valorega minuto, Gray levis supren je la mentono tiun ĉi tre delonge sonĝitan vizaĝon, kaj la okuloj de la junulino, finfine, klare malfermiĝis. En ili estis ĉio plej bona de la homo.

— Ĉu vi prenos al ni mian Longren-on? — diris ŝi.

— Jes. — Kaj tiel firme kisis li ŝin post sia fera «jes», ke ŝi ekridis.

Nun ni forlasu ilin, sciante, ke ili devas esti solaj duope. En la mondo estas multaj vortoj en diversaj lingvoj kaj en diversaj idiomoj, sed ili ĉiuj, eĉ proksimume, ne povas esprimi tion, kion diris ili en tiu tago al si reciproke.

Tiutempe sur la ferdeko ĉe la ĉefmasto, apud bareleto, ronĝita de vermo, kun forbatita fundo, malferminta la centjaran malhelan lukson, atendis jam la tuta ŝipanaro. Atwood staris; Panten prude sidis, brilante, kiel novnaskito. Gray leviĝis supren, signis al la orkestro kaj, demetinte la kaskedon, la unua ĉerpis per tabloglaso, en kanto de oraj trumpetoj, la sanktan vinon.

— Nu, jen… — diris li, fintrinkinte, poste ĵetis la glason. — Nun drinku, drinku ĉiuj; kiu ne drinkas, tiu estas mia malamiko.

Ripeti tiujn vortojn li ne devis. Dum «Sekreto» plenrapide, sub ĉiuj veloj estis foriranta disde la por ĉiam teruriĝinta Kaperno, la tumulto ĉirkaŭ la bareleto superis ĉion, kio tiaspeca okazas en grandaj festoj.

— Kiel ĝi plaĉis al vi? — demandis Gray Letikon.

— Ŝipestro! — diris, serĉante vortojn, la matroso. — Mi ne scias, ĉu mi plaĉis al ĝi, sed miajn impresojn necesas pripensi. Abelujo kaj ĝardeno!

— Kio?!

— Mi volas diri, ke en mian buŝon oni enpuŝis abelujon kaj ĝardenon. Estu feliĉa, ŝipestro. Kaj estu feliĉa tiu, kiun «la plej bona kargo» mi nomu, la plej bona trofe' de «Sekreto»!

Kiam mateniĝis la sekva tago, la ŝipo estis malproksime de Kaperno. Parto de la ŝipanaro restis kuŝi sur la ferdeko tie, kie ĝi ekdormis, venkita de la vino de Gray; tenis sin sur la piedoj nur la rudristo kaj la vaĉanto, kaj ankoraŭ sidanta sur la poŭpo meditema kaj ebria Zimmer kun la violonĉela kolo ĉe la mentono. Li sidis, facile movadis la arĉon, paroligante la kordojn per sorĉa, ĉiela voĉo, kaj pensis pri feliĉo…

1 ... 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)