El la vivo de bervala sentaugulo [En Esperanto]
- Автор: Бокер Луи
- Язык: эсперанто
- Жанр: Юмористическая проза
Электронная книга - «El la vivo de bervala sentaugulo [En Esperanto]». Краткое содержание книги:
Mi malrapide levis ŝin de la tabureto kaj milde ŝovis ŝin al granda sofo, meblo aparte oportuna por mia celo. Dume mi murmuris al ŝi, kiel volupte mi kisas ŝian belgrajnon. Ŝi ronronis kaj mallaŭte konfidis al mi, ke ŝi posedas ankoraŭ pli belan belgrajnon aliloke. Poste ŝi diris nenion plu, ĉar ŝia buŝo tute koncentriĝis sur la eblo inspirita de la Parnasa Gvidlibro. La paŝtistino ludanta ŝalmon en pentraĵo pendanta super ni povus atesti, ke la sufikso ad tiun tagon apenaŭ sufiĉis, por montri la daŭron de nia plezuro.
Korina, kiu genuis sur la tapiŝo, poste sterniĝis apud mi sur la sofo. Mi prenis ŝin en miajn brakojn kaj danke kisis ŝiajn virtuozajn dolĉajn lipojn. Ni iom ripozis, sed mia amorantino baldaŭ proponis kun brula okulumado:
- Karulo, mia japana amikino menciis la ludon mitsu-minato. Restas du pordoj...
Mi ne scias, ĉu mitsu-minato estas ludo, doktrino aŭ kuirrecepto, sed, responde al la sugesta invito de Korina, mi miavice genuiĝis kaj tiel diligente esploradis la ceterajn enirejojn al la volupto, ke mi fine malkovris la nigran belgrajnon, kiu ornamis la blankan pufan kadron de la malantaŭa pordeto. Kaj, forĝisto de 1' amo, mi ekmartelis ŝian ardegan karnon kun fervor'.
Je la kvina, kiam mi forlasis la gastaman domon de Lambresto kun malforto en la kruroj kaj lumo en la kapo, mi trafis la statistikiston sur la trotuaro.
- Ha, samideano, nun vi foriras. Kion vi pensas pri la talento de mia edzino?
- Fabela, fabelega! Post kelkaj ekzercoj ŝi certe baldaŭ ricevos la unuan premion.
- Kaj ĉu vi fine klarigis al ŝi, kio estas via fama midzuminado?
- Jes, la radiko estas facile trovebla plurloke, ekzemple en...
- Ekzemple, ekzemple... Ha ha! Permesu, ke mi ridu. Kial do ne en la laŭdire Plena Ilustrita Vortaro? Plena! Ha! ha!
- Mi jam skribis pri tiu bedaŭrinda manko al profesoro Waringhien.
- Ha? Kion li respondis?
- Ke la angla presisto forgesis midzi, sed ke li zorgos pri tio okaze de la dua eldono. Kaj, ĉar la vortaro estas ne nur plena, sed ankaŭ ilustrita, midzo estos detale prezentita en aparta bildotabulo.
Lambresto kompateme skuis la kapon.
-Vi devos do aĉeti duan ekzempleron de la Plena Ilustrita Vortaro. Al mi sufiĉas la vortaro de Kabe. Ne unu stelon ricevos de mi la rabemaj libristoj!
Kaj, elpoŝigante sian ŝlosilon, li asertis kun sarkasma rideto:
- Mi estas saĝa. Mi ne lasas min elsuĉi, kiel vi.
Dekunua epizodo:
KIEL MI ELIMINIS DU GRAVAJN MALSANOJN
EL LA ESPERANTO-MOVADO
Sur tiuj ĉi vastaj kaj herboriĉaj
kampoj paŝtas sin grandaj brutaroj,
precipe ŝafoj
(Fundamento de Esperanto,
Ekzercaro, § 34)
Ĉu vi jam estis en Grezijono? Jes, kompreneble: ĉiu serioza samideano devas almenaŭ unu fojon en sia vivo pilgrimi al la bela kulturkastelo de la francaj esperantistoj. Oni neniam tro laŭdos la afablecon de la deĵorantoj, la altan nivelon de la programoj, la freŝan verdecon de la parko kaj de la koroj, la arton de la ĉefkuiristo. Tiun senpagan reklamon mi ŝuldas al Grezijono, por iel kompensi malprofiton kaŭzitan de mia nekuracebla ŝercemo. Ho, grezijonanoj, ĉu vi pardonos min, se mi konfesos al vi kun sincera pento, ke mi iam malhelpis gaston viziti vin?
Pasintan jaron okazis en Bervalo komuna kongreso de la «Kontraŭalkoĥola Centro» kaj de la «Verda Universala Ligo de Vegetaranoj». Tia invado de abstinuloj en nian kutime gajan, gastaman, vivoĝuan urbon etendis funebran vualon super la tuta ĉirkaŭaĵo de la kongresejo. La drinkejoj estis dezertaj; la viandistoj kuntiris la nazon, kiam senkarnulinoj pasis sub grandaj verdaj ĉapeloj ornamitaj per napoj kaj karotoj; la putinoj mokridaĉis la flavmienajn akvotrinkantojn, nomante ilin senvostuloj. La insulto sonis des pli strange, ke ĝi trafis ĝuste KACanojn.
Ankoraŭ pli strange kaj ironie impresis min la apudmeto de ambaŭ sigloj super la portalo de la kongresejo: KAC-VULV, kiam mi matene alproksimiĝis, por gvati la sintenon de la herbovoraj kompatinduloj, kiujn mi malfacile povas nomi samideanoj, kvankam ankaŭ ili parolas Esperanton. Ni ja ne kulturas la saman ideon pri la kunmeto de KAC kaj VULV.
En la granda halo mi sentis, ke mia brila nazo kaj mia dorlote flegata ventro malkonvene kontrastas kun la deprimitaj figuroj, kiuj silente vagis inter afiŝoj atentigantaj ilin pri la teruraj efikoj de bifsteko kaj ruĝa vino. Laŭ mia kutimo mi ĉirkaŭrigardis, ĉu estas en tiu griza popolamaso ne tro malgrasa junulino, kiun mi povus konverti al pli normala vivmaniero. Vane. Preterpasante kun naŭzo aĉan bufedon garnitan per mineralaj akvoj kaj spinacaj sandviĉoj, mi direktis min al la elirejo, kiam stangeca viro subite staris antaŭ mi. Pluraj KACanoj aŭ VULVanoj (mi ne kapablis distingi ilin) murmuris: «La prezidanto Rafano! La prezidanto Rafano!» La prezidanto iel memorigis min pri inkvizitoro. Lia tranĉa aglonazo, liaj ĉevalaj makzeloj, lia severa rigardo, lia maldensa tremetanta kaprobarbo, lia minace levita osta montrofingro reliefigis la abruptan tonon de liaj sentencoj pri alkoholo kaj viando, kies uzo nepre kondukas al malmorala vivo kaj precipe al seksaj ekscesoj.
- Jes, karaj membroj de la «Kontraŭalkohola Centro», kies prezidanto mi estas, kaj de la «Verda Universala Ligo de Vegetaranoj», kies vicprezidanto mi estas, disvastigu nian idealon ĉie kaj ĉefe en la Esperanto-movado, kiu toleras en siaj vicoj tro da brandemuloj kaj kolbasemuloj. Ni elradikigu tiun plagon!
Miaj najbaroj aplaŭdis, Kaj mi rimarkis kelkajn malaprobajn rigardojn, fiksitajn sur mia provoke karmezina nazo. Mi ekpaŝis al la elirejo, dum la prezidanto plu predikis:
- Jes, karaj KACanoj kaj VULVanoj, mi mem, tuj post nia kongreso, unuafoje veturos al Grezijono. Kredu min: post mia restado en la kastelo la tieaj gastoj estos konvertitaj al nia etiko, kaj nur pura akvo...
Mi ne aŭskultis la pluan deklamadon de la inkvizitoro. Mi melankolie vagis sur la trotuaro, for de la mucida atmosfero de la KACVULVanoj. Fi! Kial misuzi tiel belajn vortojn por aferoj tute ne elvokantaj la ĝuojn de la kopulacio?
Ekvidante la ŝildon de la «Gaja Barelo», mi memoris, ke ĵus sonis la aperitiva horo.
- Bonan tagon, Bobo. Ĉu restas iom da vinbera suko en via barelo?
- Ho, amiko, se nur tiaj funebrantoj ĉiam kongresus en Bervalo, mi devus mem malplenigi miajn barelojn sola kun mia Bobino.
Mi ridis:
- Ne timu. Se vi vere bezonus helpon, mi konas iun, kiu...
- Jes, amiko, mi konas vian bonan koron kaj vian grandan stomakon. Nu, gustumu tiun rozan vinon el Arbozo. Mi ricevis ĝin antaŭ du semajnoj.
El la fundo de la restoracieto spica bonodoro de stufitaĵo akompanis la voĉon de Bobino, kiam ŝi puŝis la pordon de la kuirejo:
- Bobo! La manĝo estas preta. Ha, bonan tagon, sinjoro Luĉjo. Vi estas nia sola gasto. Restu do kun ni. Mi scias, ke vi ŝatas mian kuniklaĵon. Antaŭe vi povos konigi vian opinion pri farĉitaj tomatoj, kiujn mi...