Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
La Sankta Biblio - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Sankta Biblio

Электронная книга - «La Sankta Biblio». Краткое содержание книги:

Ĉi tiu libro estas konata en Esperantujo kiel la «Londona Biblio». Unue ĝin eldonis en la jaro 1926ª la Brita kaj Alilanda Biblia Societo komune kun la Nacia Biblia Societo de Skotlando en Edinburgo.
La Malnovan Testamenton el la hebrea tradukis Zamenhofo, kiu fine liveris la lastajn paĝojn de sia traduko nur kelkajn semajnojn antaŭ sia morto en 1917. Ĝian finpretigon Zamenhofo konfidis al brita komitato, kies ĉefa laboranto estis J.M. Warden.
La Novan Testamenton tradukis komitato de anglaj pastroj el la malnova greka. La ĉefan laboron plenumis pastro John Cyprian Rust kaj A.E. Wackritl kaj la traduko aperis en la 1912ª jaro ĉe la Brita kaj Alilanda Biblia Societo kaj Nacia Biblia Societo de Skotlando.
La eldonon kaj la kliŝigon de la kompostaĵo de la unua eldono ebligis malavara financa subteno de f-inoj Peckover.
1 ... 130 131 132 133 134 135 136 137 138 ... 556
Перейти на страницу:

Ĉapitro 2

1 Kaj Ĥana preĝis kaj diris:

Ĝojas mia koro pri la Eternulo, Mia korno altiĝis pro la Eternulo; Larĝe malfermiĝis mia buŝo kontraŭ miaj malamikoj, Ĉar mi ĝojas pro Via helpo. 2 Neniu estas tiel sankta, kiel la Eternulo; Ĉar ekzistas neniu krom Vi, Kaj nenia defendanto simila al nia Dio. 3 Ne parolu plu fieraĵon; Malhumilaĵo ne eliru plu el via buŝo; Ĉar la Eternulo estas Dio ĉioscianta, Kaj Li starigis la aferojn. 4 La pafarko de la fortuloj estas senvalorigata, Kaj la malfortuloj zoniĝas per forto. 5 Satuloj sin dungigas pro pano, Kaj malsatuloj jam ne malsatas; Senfruktulino naskis sep, Kaj multinfanulino senfortiĝis. 6 La Eternulo mortigas kaj vivigas, Malsuprigas en Ŝeolon kaj suprigas. 7 La Eternulo malriĉigas kaj riĉigas, Malaltigas kaj altigas. 8 Li levas malriĉulon el polvo, El koto Li altigas senhavulon, Por sidigi lin kun altranguloj, Kaj tronon de gloro Li heredigas al li; Ĉar al la Eternulo apartenas la fundamentoj de la tero, Kaj sur ili Li starigis la mondon. 9 La piedojn de Siaj piuloj Li gardas, Kaj la malvirtuloj pereas en mallumo; Ĉar ne per sia forto potenciĝas la homo. 10 La Eternulo pereigas tiujn, kiuj ribelas kontraŭ Li; El la ĉielo Li tondras kontraŭ ili. La Eternulo juĝos la finojn de la tero, Kaj donos forton al Sia reĝo, Kaj altigos la kornon de Sia sanktoleito.

11 Kaj Elkana iris en Raman, al sia domo; kaj la knabo fariĝis servisto de la Eternulo apud la pastro Eli.

12 La filoj de Eli estis malmoralaj; ili ne konis la Eternulon, 13 nek la devojn de pastroj koncerne la popolon. Se iu buĉis oferon, tiam venadis knabo de la pastro dum la kuirado de la viando, havante en sia mano tridentan forkon, 14 kaj li enpuŝadis ĝin en la lavujon aŭ en la kaldronon aŭ en la poton aŭ en la kaserolon, kaj ĉion, kion trafis la forko, prenadis la pastro. Tiel ili agadis kun ĉiuj Izraelidoj, kiuj venadis tien en Ŝilon. 15 Eĉ antaŭ la oferbruligo de la sebo venadis knabo de la pastro, kaj diradis al la alportanto de la ofero: Donu viandon, por rosti por la pastro; li ne prenos de vi viandon kuiritan, sed nur krudan. 16 Se la homo diris al li: Antaŭe oni oferbruligu la sebon, kaj poste prenu al vi, kion via animo deziras; tiam li diradis: Donu tuj, alie mi prenos per forto. 17 La peko de la knaboj estis tre granda antaŭ la Eternulo, ĉar la homoj malestimis la oferdonon, faratan al la Eternulo.

18 Samuel estis servisto antaŭ la Eternulo; la knabo estis zonita per lina efodo. 19 Kaj malgrandan tunikon faradis al li lia patrino, kaj alportadis al li ĉiujare, kiam ŝi venadis kun sia edzo, por alporti la ĉiujaran oferon. 20 Kaj Eli benadis Elkanan kaj lian edzinon, kaj diradis: La Eternulo donu al vi idojn de ĉi tiu virino rekompence pro la konsekrito, kiun vi konsekris al la Eternulo. Kaj ili iradis al sia loko. 21 La Eternulo atentis Ĥanan, kaj ŝi gravediĝis kaj naskis tri filojn kaj du filinojn; kaj la knabo Samuel kreskis antaŭ la Eternulo.

22 Eli estis tre maljuna; li aŭdis ĉion, kiel agas liaj filoj kun ĉiuj Izraelidoj, kaj ke ili kuŝas kun la virinoj, kiuj kolektiĝas antaŭ la pordo de la tabernaklo de kunveno. 23 Kaj li diris al ili: Kial vi faras tiajn agojn? ĉar mi aŭdas pri viaj malbonaj agoj de ĉi tiu tuta popolo. 24 Ne, miaj infanoj, ne bona estas la famo, kiun mi aŭdas; vi devojigas la popolon de la Eternulo. 25 Se pekas homo kontraŭ homo, povas defendi lin Dio; sed se homo pekas kontraŭ la Eternulo, tiam kiu defendos lin? Sed ili ne aŭskultis la voĉon de sia patro, ĉar la Eternulo decidis mortigi ilin. 26 Dume la knabo Samuel ĉiam pli kreskis, kaj li plaĉis kiel al la Eternulo, tiel ankaŭ al la homoj.

1 ... 130 131 132 133 134 135 136 137 138 ... 556
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)