Ili atentigas pri amasego da libroj de Musajo kaj Orfeo, laŭdire la
idoj de Selena kaj la Muzoj, laŭ kiuj ili oferas. Ili persvadas ne nur
individuojn, sed ankaŭ civitojn ke ekzistas liberigo kaj purigo de pekoj
per oferoj kaj infanecaj amuzaĵoj dum ni vivas; kaj ke tio ankaŭ estas
ebla por mortintoj. Ili nomas tion ‘inicoj’, kiuj liberigas nin de suferado
Tie[12] dum teroro atendas neoferintojn.
“Amiko Sokrato,” li diris, “kiam ĉiuj tiaj aferoj estas dirataj pri
boneco kaj malboneco, kaj oni diras ke kaj homoj kaj Dioj estimas ilin,
kia ni devas supozi ilian influon en la mensoj de aŭskultantaj junuloj?
Junuloj estas lertaj kaj ili kapablas kvazaŭ kolekti ĉion diritan kaj
konkludi el ĝi kia oni devas esti kaj kiel oni kondutu por havi plej
bonan vivon. Verŝajne la demando de Pindaro estus ripetata al mi:[13]
‘Ĉu mi suprengrimpu la altan muron per honesteco aŭ per devia
trompo’ por protektate vivi? Oni diras ke se mi estas honesta sed oni
ne rimarkas tion, mi spertas nur suferon kaj perdon, kaj ĉio jam dirita
estas senutila por mi. Sed ke admireginda vivo atendas la
malhonestulon kiu akiris reputacion de honesteco. Ĉar kiel la saĝuloj
klarigas al mi, ‘Ŝajno superregas veron’ kaj estas la mastro de feliĉeco,
do oni devas plene turni sin al ĝi. Mi devas fari iluzian sed prestiĝan
portikon de fidindeco kaj treni la trompan insidan vulpon de plejsaĝa
Arĥiloĥo[14]. ‘Sed,’ iu diros, ‘ne estas facile ĉiam resti kaŝita kiam oni
estas malbona’. Tamen, neniu alia gravaĵo estas facila, ni respondas.
Se ni celas feliĉiĝi, ni devas sekvi la vojon kien kondukas la spuroj de
la argumento. Por kaŝi nin ni kunvenigos politikajn grupojn kaj
klubojn. Ekzistas instruistoj de persvadado kiuj lernigas la
oratorarton kaj efikan pledadon. Tiel, parte per persvado kaj parte per
forto, ni senpune uzurpos.
“Sed ‘nek eblas kaŝi sin de la Dioj, nek perforti ilin’. Nu, se ili ne
ekzistas, aŭ se homoj ne interesas ilin kial ni klopodu kaŝi nin? Se ili
ja ekzistas kaj interesiĝas, ni aŭdis kaj scias pri ili nenion krom per la
eposoj kaj la genealogaj poetoj, kiuj mem diras ke oni povas erarvagigi
kaj trompi la Diojn per oferoj kaj ‘mildaj votoj’ kaj votaĵoj. Ni devas
kredi la tuton aŭ nenion. Se ni devas kredi, do ni estu malhonestaj kaj
purigu nin de la malhonesteco per oferoj. Se ni estas honestaj, estas
vere ke la Dioj ne punos nin, sed ni perdos la profiton kiun mal-
honesteco ebligas. Se ni estas malhonestaj, ni profitas. Kaj per
preĝado dum ni uzurpos kaj pekos ni persvados la Diojn absolvi nin de
puno. ‘Sed en Hadeso ni estos punataj pro niaj pekoj ĉi tie.—Ni mem
aŭ niaj praidoj.’ ‘Sed, amiko,’ la respondo estos, post konsiderado, ‘la
inicaj ritoj povas fari miraklojn, kiel ankaŭ la savistaj Dioj. Tion
proklamas la plej gravaj civitoj kaj la diidoj kiuj fariĝis la poetoj kaj
profetoj de la Dioj, ili ja instruas tion.’
“Kial, do, ni preferu esti moralaj anstataŭ kiel eble plej
malmoralaj? La Dioj kaj la homaro, la plej aŭtoritataj personoj,
aprobas ke ni vivu kaj mortu kiel plaĉas al ni, kondiĉe ke ni montru
falsan respektindecon. Sokrato, pro ĉio ĉi, kiel estas eble ke iu volus
honori moralecon se li havas fortan karakteron aŭ subtenon de mono
aŭ korpo aŭ familio? Ĉu li povus ne ridi, kiam li aŭdas laŭdon al
moraleco? Do, se iu volas deklari ke nia vidpunkto estas erara, kaj
estas konvinkita ke moraleco estas plej bona, li kompatu la
malmoralajn homojn kaj ne koleru kontraŭ ili. Li sciu ke eble iu pro
sia dia karaktero malestimas malmoralecon aŭ lernis forteni sin de ĝi,
sed li devas scii ankaŭ ke neniu alia volonte estas morala, kaj ke oni
nur malakceptas agi malmorale pro sia nekapablo—pro manko de
kuraĝo, aŭ pro maljuneco aŭ pro ia alia febleco. Estas klare ke tuj
kiam oni akiras la necesan kapablon, oni agas kiel plej malmorale.
“La kaŭzo de mia protesto kaj de la tuta argumento origine estis
ĉi deklaro, Sokrato: ‘Admirinda Sinjoro, komence kun la instruoj
restantaj de la unuaj herooj ĝis nia propra generacio, neniu el vi kiuj
pretendas laŭdi moralecon, neniu el vi iam malaprobis malmoralecon
aŭ laŭdis moralecon krom per parolado pri reputacio kaj honoroj kaj
rekompencoj. Sed pri la efiko de moraleco kaj malmoraleco sur la
karakteron de individuo, kaŝitaj disde la Dioj kaj de la homaro—nu,
ankoraŭ neniu montris, nek en poezio nek per ordinaraj vortoj, kial
malmoraleco estas la plej granda malbono kiun karaktero povus havi
kaj kial moraleco estas la plej granda bono. Se vi ĉiuj estus pruvintaj
vian aserton dum ni estis junaj kaj tiel konvinkintaj nin, ni ne bezonus
defendi nin kontraŭ atakoj kiujn ni faras inter ni, unuj al la aliaj, ĉar
ĉiu estus sia propra plej bona defendanto—li timus ke agi malmorale
kontraŭ alia persono rezultigus la plej grandan malbonon por li mem.’
“Tion, Sokrato, kaj eble ankoraŭ pli Trasimaĥo kaj verŝajne ĉiu
alia dirus. Ili fie misprezentus la naturon de moraleco kaj
malmoraleco, laŭ mia opinio. Sed ĉar mi ne volas kaŝi ion de vi, mi kiel
eble plej detale prezentis ilian vidpunkton por aŭdi vin refuti ĝin. Ne
nur montru al ni per argumento ke moraleco estas supera al
malmoraleco, sed montru kiel ili per si mem faras sian posedanton
malbona aŭ bona. Forprenu reputacion, kiel Glaŭkono postulis. Se vi
ne forprenos la ĝustan aspekton de moraleco kaj de malmoraleco kaj
anstataŭigos ĝin per malĝusta aspekto, ni povos diri ke vi ne laŭdas
moralecon, vi nur laŭdas ĝian reputacion; vi ne malaprobas ies
malmoralecon, nur ties reputacion. Ni prave konkludos ke vi akordas
kun Trasimaĥo, ke vi simple rekomendas ke oni kaŝu sian
malmoralan karakteron. Kaj ke vi akceptas ke moraleco rezultigas
bonon ne por la aganto sed por la ricevanto, nome la superulo.
Kontraste, malmoraleco estas avantaĝa kaj profitiga por sia
praktikanto, la superulo. Ĝi estas malavantaĝa nur por la suferanta
malsuperulo. Sed vi deklaris ke moraleco estas unu el la plej grandaj
bonaĵoj, valora ne nur pro siaj konsekvencoj sed eĉ pli pro si mem,
simile kiel vidado, aŭdado, pensado, bona sano kaj ĉio alia kiu havas
propran valoron kaj ne dependas de onia opinio pri ĝi. Do tiel laŭdu
moralecon, diru kiel ĝi estas avantaĝa per si mem por sia praktikanto,
kaj kiel malmoraleco estas malprofitiga. Lasu ke aliaj faru laŭdon pri
rekompenco kaj reputacio. Mi akceptas ke aliaj laŭdu moralecon kaj
malaprobu malmoralecon per laŭdado kaj glorado de reputacioj kaj
rekompencoj, sed mi ne akceptas ke vi faru tion—krom se vi insistos—
ĉar vi pasigis vian tutan vivon ekzamenante nenion alian ol tiun
temon. Ne nur montru al ni per argumento ke moraleco estas supera
al malmoraleco, sed kiel ili efikas sur siajn praktikantojn, negrave ĉu
ili sukcesas kaŝi sin de la Dioj kaj de la homaro aŭ ne. Montru kiel unu
homo fariĝas bona kaj alia ne.”
вернуться
12
Populara eŭfemismo por Hadeso.
вернуться
13
Pindaro, fragmento 213.
вернуться
14
Poeto, ĉ. 710-645 a.K., anekdoto en frag. 86-89.