Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Прочая поэзия » Verkaro de V.N. Devjatnin. 1
Verkaro de V.N. Devjatnin. 1 - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Verkaro de V.N. Devjatnin. 1

Электронная книга - «Verkaro de V.N. Devjatnin. 1». Краткое содержание книги:

Vasilij Devjatnin (1862–1938), ruso, instruisto de Latino kaj de la rusa literaturo, eksvolapukisto, esperantistiĝis en 1891. Li estas unu el la eminentaj poetoj de la frua periodo, kaj interalie de la «Fundamenta Krestomatio». Devjatnin estis korespondanto, poste amiko de Zamenhof. Li partoprenis la 1-an Universalan Kongreson kaj fariĝis membro de la Lingva Komitato.
1 ... 9 10 11 12 13 14 15 16 17 ... 26
Перейти на страницу:

(Ksenio kun nutristino foriras.)

Nu, kion diros Semion’?
Semiono Godunov                 Hodiaŭ Al mi de Puŝkin kaj de princ’ Vasilij Servantoj venis frue kun raporto.
Reĝo Nu!
Semiono Godunov         Kaj servant’ de Puŝkin alraportis, Ke en maten’ hieraŭ alveturis Al ili el Krakov’ kurjer’,—kaj baldaŭ Li sen letero resendita estis.
Reĝo Tuj kaptu lin.
Sem. Godunov                 Mi sendis persekuton.
Reĝo Kaj Ŝujskij?
Sem. Godunov             Jen hieraŭ li regalis Amikojn siajn: fratoj Miloslavskij, Buturlin estis, Saltikov Miĥajlo, Kaj Puŝkin, kaj ankoraŭ kelkaj homoj; Disiris ili tre malfrue. Puŝkin Kun mastro mem nur en soleco restis, Kaj longe ili interparoladis.
Reĝo Alvoku tuje princon Ŝujskij.
Sem. Godunov                 Reĝo! Li estas tie ĉi.
Reĝo                 Al mi lin voku!

(Godunov foriras.)

Reĝo Kun Litvo interkomuniko! Kio?!… De Puŝkin gento estas abomena, Al Ŝujskij ankaŭ mi ne tre konfidas: Li ruza kaj kuraĝa, evitema…

(Ŝujskij eniras.)

Bezonas mi kun vi interparoli. Sed, ŝajne, vi mem venis pro afero, Kaj tial mi aŭskultos vin unue.
Ŝujskij Regnestro! devas mi al vi raporti Sciigon gravan.
Reĝo                 Mi jam vin aŭskultas.
Ŝujskij (mallaŭte montrante Teodoron) Sed reĝo, jen…
Reĝo                 Reĝido povas scii Pri tio, kion scias Ŝujskij. Diru.
Ŝujskij El Kiev’ sciigo venis…
Reĝo                         Tiu, kiun Kurjer’ al Puŝkin mem alveturigis?
Ŝujskij (Li ĉion scias!…) Pensis mi, regnestro, Ke vi ne scias tiun ĉi sekreton.
Reĝo Nenio, princo; volas mi kombini Sciigojn,—ĉar alie ne ekscios Ni veron.
Ŝujskij             Mi nur tion bone scias, Ke en Krakov’, aperis uzurpulo, Kaj ke sinjoroj kaj mem reĝ’ lin amas.
Reĝo Sed kiu estas tiu uzurpulo?
Ŝujskij Ne scias.
Reĝo           Sed… per kio li danĝera?
Ŝujskij Regnestro! forta estas via regno; Per amo vi kaj per malavareco Aldonitigis korojn de subuloj; Sed mem vi scias, ke popolamaso Perfida estas, forte ribelema, Kaj ne espera, kaj superstiĉema,— Obea estas al inspir’ momenta, Al vero—surda kaj indiferenta, Ĝi nur al fabloj ĉiam konfidadas. Kuraĝo senprudenta al ĝi plaĉas; Kaj, se fripono tiu nesciata Transiros iel nian limon Litvan, Al li popolamason malsaĝegan Altiros nom’ reviva de Dimitrij.
Reĝo Dimitrij!… Kiel? tiu ĉi infano? Dimitrij!… Ha!…—Reĝido, vi foriru.
Ŝujskij (al si mem) Ruĝiĝis li: ventego estos!…
Teodoro                 Reĝo, Permesu, ke…
Reĝo                 Ne, mia filo, iru. (Teodoro foriras.) Dimitrij!…
Ŝujskij (al si mem)           Li nenion tute sciis.
Reĝo Aŭskultu, princo, ĉion tuj pretigu; De Litv’ Rusujo estu debarita Per baroj; ke neniu kreitaĵo Transiru nian limon; ke leporo Eĉ ne alkuru el Poluj’; ke korvo Ne flugu el Krakovo. Nu, rapidu!
Ŝujskij Tuj.
Reĝo         Haltu. Ĉu ne vere, ke sciigo Tre sprita estas? Ĉu vi iam konis Mortintojn, el ĉerkujoj elirintajn, Por demandadi reĝojn, leĝajn reĝojn, Publike, unuvoĉe elektitajn, De sankta patriarko mem kronitajn? Ridinde? ha? Sed kial vi ne ridas?
Ŝujskij Regnestro!…
Reĝo             Ne, aŭskultu, princ’ Vasilij: Eksciis kiam mi, ke tiun knabon… Ke tiu ĉi knabeto iel mortis, Mi sentis vin por esplorado; nun do Per kruco, kaj per Dio mi vin petas, Laŭ konscienco, vi anoncu veron: Ĉu vi ekkonis mortigitan knabon? Kaj ĉu ne estis ŝanĝo? Nu, respondu.
Ŝujskij Sed ĵuras mi…
Reĝo                 Ne, Ŝujskij, vi ne ĵuru, Respondu: ĉu reĝido estis?
Ŝujskij                           Jes.
Reĝo Pripensu, princ’, favoron mi promesas, Mensogon jam pasintan mi ne punos Per malfavoro. Sed se nun vi ankaŭ Deziras ruzi vi—je kap’ de mia filo Mi ĵuras vin kruele ekzekuti. Mi tiel ekzekutos, ke Johano Eĉ mem en ĉerko de terur’ ektremos.
Ŝujskij Ne puno,—malfavoro min timigas! Ĉu mi kuraĝos antaŭ vi malici? Kaj ĉu mi povis tiel ekerari, Ke lin mi ne ekkonis? Mi tri fojojn Vizitis en preĝejo malvivulon, Portitan tien per Ugliĉo tuta. Ĉirkaŭis lin ankoraŭ dek tri korpoj, Per man’ popola disŝiritaj,—ili Jam rimarkeble tute forputradis, Vizaĝo do reĝida estis klara, Trankvila, freŝa, kvazaŭ li nur dormis; Profunda vund’ ankoraŭ ne krustiĝis, Kaj trajtoj liaj tute ne ŝanĝiĝis.— Ho ne, regnestro, tute mi ne dubas: Dimitrij mortis.
Reĝo                 Nu, sufiĉe, iru. (Ŝujskij foriras.) Ha, ŝarĝe estas!… Pensojn mi kolektu!… Mi tentis: sango tuta al vizaĝo Sin ĵetis, poste reen ĝi defluis… Jen kial dek tri jarojn intersekve Infanon mortigitan mi sonĝadis! Jes, jes—jen kial! nun mi jam komprenas. Sed kiu estas mia kontraŭulo? Kaj kiu kontraŭ mi? Nur nomo, ombro,— Ĉu povas ombr’ de mi forŝiri kronon, De idoj miaj heredaĵon preni? Ho, malsaĝulo! kial mi ektimis? Nur blovu vi fantomon—ĝi forflugos. Jes, estas decidite: mi ne timos— Malŝati tamen mi nenion devas… Tre peza vi, ho, ĉapo Monomaĥa!

Krakovo. Domo de Viŝneveckij

UZURPULO kaj PASTRO ĈERNIKOVA.

Uzurpulo Ne, mia patro, embaras’ forestas. Animon molan de popolo mia Mi bone scias: ĉiam sankta estos Por ĝi ekzemplo de regnestro ĝia. Por religio—ĝi indiferenta. Kaj baldaŭ—donas mi eĉ garantion— Entute religio orienta Ekamos forte Petran vikarion.
1 ... 9 10 11 12 13 14 15 16 17 ... 26
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)