Sinjoro Tadeo
- Автор: Мицкевич Адам
- Серия: Oriento-Okcidento #22
- Год: 1986
- Язык: эсперанто
- Год: Pola Esperanto-Asocio
- ISBN: 83-7013-023-2
- Переводчик: Antoni Grabowski
- Жанр: Прочая поэзия
Электронная книга - «Sinjoro Tadeo». Краткое содержание книги:
Elektinte unu el la plej karakterizaj pecoj de la pola literaturo, Grabowski liveris al ni mirindan ĉefverkon. Traduki ĉi tiun dekmilversan poemon estis titana laboro. Grabowski faris fidelan tradukon de l’ originalo, ĝin sekvante preskaŭ laŭverse. Tiu traduko estis unu el plej elstaraj verkoj de la frua literaturo en Esperanto.
Перейти на страницу:
Tiaj estis amuzoj, disputoj en rondo
De kvieta vilaĝo litva, dum la mondo
Resta dronis en sango; kaj vir’, di’ milita[40]
En regimentoj-nuboj, milkanon’-armita,
Aglojn orajn, arĝentajn, al batala ĉaro
Junginte, de Libia dezert’ ĝis Alparo,
Flugis kaj tondreĵetis li fulmon post fulmo,
Ĉe Piramidoj, Tabor, Marengo, ĉe Ulmo,
Aŭsterlic. Post kaj antaŭ li, Konkiroj ¬900
Kaj venko. Glor’ de faroj, kaj de kavaliroj
Heroaj nomoj, bruis de Nilo al Nordo,
Sed kiel rokoj ilin, ĉe Njemena bordo,
Rebatis vic’, gardanta Litvon, feromura,
Kontraŭ famo, por Moskvo[41], kiel pest’, terura.
Tamen, kiel ĉiela ŝton’, iam novaĵo
Falis sur Litvon: Venas, peti pri manĝaĵo,
Senkrura, aŭ senbraka iu almozulo;
Nutrite, li rigardas per atentokulo;
Se li en domo vidas nek judan ĉapeton, ¬910
Nek soldaton, nek rusan ruĝan kolumeton,
Tiam, legionisto, li konfesas veron,
Ke li portis maljunajn ostojn sur hejmteron,
Ne povante defendi ĝin plu… — Tiam tuta
Famili’, servistaro, kun alprem’ saluta
Lin akceptis plorege! Kaj ĉe tabl’, al rondo,
Li, kvazaŭ mirfabelojn, rakontis el mondo:
Ke general’ Dombrovski[42], ĉefo de komando,
Al Poluj’ penas marŝi el itala lando;
Ĉe li sur kamp’ lombarda, ariĝas la poloj; ¬920
Ke Knjazjeviĉ ordonas el la Kapitolo,
Ke li ĵetis, venkinte Cezar’-posteulojn,
Cent sangantajn standardojn al franc’ en okulojn:
Ke Jablonovski kuris, kun legi’, ĝis tero,
Kie kreskas la pipro, la kan’ de sukero,
Kaj arboj, en eterna printempo elspiras
Aromojn; li, venkante negrojn, hejmsopiras.
Ĉi rakont’ en vilaĝo ĉirkaŭis kaŝite;
Junulo ĝin aŭdinte, el domo subite
Malaperis; tra marĉoj, arbar’, ŝteliĝante, ¬930
Antaŭ rusa postkuro en Njemen saltante,
Naĝis, sub akvo, ĝis la bordo de Varŝava
Dukland’[43], por aŭdi voĉon: «Ho, kolego brava!»
Sed li saltis sur rokon, antaŭ ol foriris,
Kaj al rusoj trans Njemen: «Ĝis revido!» diris.
Tiel iris Gorecki, Pac kaj Obuĥoviĉ,
Pjotrovski, Obolevski, Ruĵicki, Janoviĉ,
Mjeĵejevski-j, Broĥocki, Kupść kaj Gedimin-o,
Bernatoviĉ-oj, multaj aliaj sen fino:
Ili lasis gepatrojn en hejmlando kara, ¬940
Kaj bienojn forprenis trezorejo cara.
Okazis, ke al Litvo venis de translime,
Almozist’; ekkoninte domon pli proksime,
Li malkudris gazeton el skapulario;
Tie estis soldatoj-nombro, kaj krom tio,
De ĉiu legiestro la nomo kaj sorto,
Kun priskribo de ĉies venko aŭ de morto.
Post jaroj tiel venis al la familio,
Pri vivo, glor’, pri morto de filo ekscio:
Pro timo silentante, dom’ funebron prenis, ¬950
Sed kiun ĝi funebris oni nur divenis
Ĉirkaŭe; kaj de mastroj mallaŭta ĉagreno,
Aŭ ĝoj’ mallaŭta estis gazet’ de bieno.
Vermo estis, laŭdire, tia almozisto
Li aparte parolis ofte kun Juĝisto;
Post ĉi interparoloj disvastiĝis kure
Ia famo ĉirkaŭe Monaĥ’, laŭ figure,
Perfidis, ke ne ĉiam en kapuĉo sia
Li iris, nek en servo maljuniĝis dia.
Super dekstra orelo, en tempi’-alteco, ¬960
Li havis haŭtcikatron de manolarĝeco,
Kaj en barbo, postsignon de paf’, ponardego;
Ĉi vundojn ne ricevis li ĉe mesolego …
Ne nur en vid’ minaca, en cikatroj-speco,
Sed en voĉ’, movo, estis ia soldateco.
Ĉe meso, kun levitaj manoj, turniĝante
Al popol’, kaj «Sinjoro kun vi!» eldirante,
Li ofte, post lertega turniĝo, ekstaris,
Kvazaŭ li «dekstren-posten» laŭ komando faris:
Kaj liturgiovortojn li diris per tono ¬970
De oficir’, staranta antaŭ eskadrono:
Servoknaboj rimarkis ĝin, ĉe meso lia.
Pri politiko estis Vermo pli konscia,
Ol pri Sanktuloj-vivo; pro kolekto sia
Veturante, ofte havis mult-aferojn
En urb’ distrikta: jen li ricevis leterojn,
Kiujn li ne malfermis ĉe fremdulo ia;
Li sendis kurierojn, sed kien, ne diris.
Tre ofte li sekrete, dum nokto eliris
Al biendomoj, kun la nobelar’ murmuris, ¬980
Ĉirkaŭe kampovojojn piede-mezuris,
En drinkej’ kun kampuloj diskutis intime,
Kaj ĉiam tion, kio okazis translime.
Nun Juĝiston, jam ekde unu hor’ en dormo,
Li vekas; ŝajne venis li kun novinformo.
Перейти на страницу: