Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Лингвистика » Vortaro de Esperanto 1910
Vortaro de Esperanto 1910 - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Vortaro de Esperanto 1910

Электронная книга - «Vortaro de Esperanto 1910». Краткое содержание книги:

La «Vortaro de Esperanto» de Kazimierz Bein, pseŭdonime Kabe, el la jaro 1910 estas la unua difinvortaro de Esperanto. Kvankam historia vortaro de antaŭ pli ol cent jaroj, ĝi daŭre estas interesa. Ĉefe ĝi helpas al la kompreno de la vort-trezoro de l’ Fundamento de Esperanto, publikigita en 1905. Krome ĝi fariĝis modelo por la posta Plena Vortaro de Esperanto de 1930 / 1934, el kiu evoluis la Plena Ilustrita Vortaro de 1970, 2002 kaj 2005. En tiu kvazaŭnorma verko troveblas spuroj el la Kabe-vortaro ĝis en nia epoko.
Al la korektita dua reeldono estas aldonita la «Listo de Propraj Nomoj», kiujn Kabe proponis en la sama jaro 1910. Estas tre probable, ke Kabe origine planis, ke Vortaro kaj Listo kune formu unu verkon, kiu fine tamen restis torso. La reeldono nun rekonstruas tiun intencon.
(Kabe [t.e. KAzimierz BEin]. Vortaro de Esperanto. Senŝanĝa represo de la eldono Pariza de 1910. Kun enkonduko kaj komentoj de Bernhard Pabst. Stato: 2014-01-05.)
1 ... 101 102 103 104 105 106 107 108 109 ... 125
Перейти на страницу:

Tero. — 1. (Astr.). Planedo, sur kiu ni loĝas: La tero rondiras ĉirkaŭ la suno — 2. Solida ekstera tavolo de ĉi tiu planedo: kuŝi sur la tero; la tero kaj la maro. — 3. Substanco, el kiu konsistas ĉi tiu tavolo: sabla argila tero. Tera. De tero, el tero, koncernanta teron: tera globo tera poto. Enterigi. Ĵeti en la teron; meti kadavron, ĉerkon en la teron, entombigi. Elterigi. Eligi el la tero. Teretaĝo. Etaĝo sur la nivelo de la tero. Terkolo. Tera strio inter du maroj, kuniganta du kontinentojn: Panama terkolo kunigas la du Amerikojn. Terpomo. (Bot.). Manĝebla tubero sur radikoj de vegetaĵo de la familio w solanacoj (Sotanum tuberosum).

Terapeŭtiko (Med.). Parto de la medicino pri la kuracado de la malsanoj.

Terapio. Kuracado.

Teraso. — 1. Ebena altaĵo, abrupte limigita kvazaŭ ŝtupo. — 2. Vasta balkono sur masonaĵo aŭ sur kolonoj; ebena tegmento kun balustrado. Komparu: Balkono, verando.

Terceto. Muzika verko por tri voĉoj aŭ tri instrumentoj.

Tercio. Muzika tono en interspaco de du tonoj.

Terebinto (Ĥem.). Flaveta, diafana rezino de pinglarboj. Distilita terebinto estas uzata en la medicino, en la fabrikado de lakoj k.t.p.

Teritorio. Parto de lando, regiono, dependanta de ŝtato, de urbo.

Termino. Vorto, esprimo, speciala al scienco, arto, metio: teknika termino. Terminaro. Tutaĵo de la terminoj de scienco, arto, metio.

Termito (Zool.). Tropika insekto, vivanta en societoj simile al la formikoj (Termes).

Termometro. Instrumento por mezuri la temperaturon.

Terni. Ĉe ekscito de la flarnervoj rapide kaj brue elspiri aeron. Terno. Ago de tiu, kiu ternas.

Ternostremiacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj vegetaĵoj: kamelio, tearbo.

Teruro. Tre forta timo. Teruri. Tre forte timigi. Terura. Kiu teruras. Teruraĵo. Teruranta okazo, vidaĵo.

Testamento. Akto, en kiu oni deklaras sian volon pri la divido de sia posedaĵo post la morto.

Testiko (Anat.). Sperma glando de la viroj kaj bestviroj.

Testudo (Zool.). Rampulo, kies korpo estas enfermita en korna kiraso kun truoj por la kapo, piedoj kaj vosto (Testudo).

Tetano (Med.). Tre forta spasmo de muskoloj. Komparu: Konvulsio.

Tetro (Zool.). Birdo (nomo de l’ familio) el la vico de l’ kokoj (Tetrao).

Tetrao (Zool.). Birdo el la familio de l’ tetroj (Tetrao bonasia).

Tezo. Scienca aserto, publike diskutata kaj defendata.

Tia. — 1. Montra adjektiva pronomo de la kvalito: Tia viro mortis! — 2. Relativa adjektiva pronomo de l’ kvalito: Ĉu vi deziras ruĝan aŭ blankan vinon? Donu tian, kian vi mem trinkas.

Tial. Pro tia kaŭzo.

Tiam. En tiu tempo, en tiu okazo.

Tiaro. Papa mitro, konsistanta el tri kronoj.

Tibio (Anat.). Longa dika osto inter la genuo kaj piedo.

Tie. En tiu loko: La tutan vesperon li pasigas en ia drinkejo, tie vi trovos lin. Rikolti tie, kie oni ne semis.

Tiel. — 1. Tiamaniere: Tiel vi kontentigos ĉiujn. — 2. En tia grado: La patro estas tiel alta, kiel la filo.

Ties. De tiu, apartenanta al tiu: Kies panon oni manĝas, ties agojn oni laŭdas.

Tifo (Med.). Nomo de tri infektaj febraj malsanoj: ekzantema tifo.

Tigro (Zool.). Raba besto el la familio de l’ katoj, kun nigraj transversaj strioj (Felis tigris).

Tikli. Eksciti al rido per delikataj kaj ripetataj tuŝoj de la haŭto, precipe de la akselo. Tiklo. Ago de tiu, kiu tiklas.

Tilio (Bot.). Arbo el la samnoma familio; ĝia ligno estas uzata por mebloj, tirkestoj (Tilia parvifolia).

Tiliacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj: tilio.

Timo. Malagrabla sento, kaŭzita de efektiva aŭ imagata minacanta danĝero aŭ malfeliĉo kun senkonscia emo ĝin eviti.

Timi. Havi timon: timi la maron, timi malsanon. Timema. Kiu facile timas. Timigi. Fari iun timanta, kaŭzi ies timon. Timiga. Kiu timigas. Timinda. Meritanta timon: timinda malsano. Timigilo. Objekto por timigi: timigilo por birdoj. Fortimigi. Forpeli per timigo: fortimigi paseron. Sentima. Kiu ne timas. Komparu: Maltrankvila.

Timiano (Bot.). Vegetaĵo el la familio de la labiatoj, uzata kiel incenso (Thymus).

Timono. Longa ligna peco, ĉe kies ambaŭ flankoj oni jungas la ĉevalojn al veturilo.

Tino. Granda nekovrita cilindroforma ligna vazo por fluidaĵoj. Komparu: Barelo.

Tindro. Spongosimila, facile ekflamanta substanco.

Tineo (Zool.). Insekto el la vico de l’ papilioj: ĝiaj larvoj detruas peltojn, drapojn, grajnojn (Tinea).

Tinko. (Zool.). Manĝebla fiŝo el la familio de l’ karpoj: (Tinca vulgaris).

Tinkturo. — 1. Fluida substanco por koloriĝi ŝtofojn, trempante ilin en ĝi. — 2. Densa solvaĵo de medikamento en alkoholo aŭ etero. Tinkturi. Kolorigi ŝtofojn. Tinkturisto. Homo, kies profesio estas tinkturi.

Tinti. Eligi sonon sonorantan kaj tremantan: La spronoj tintas. Tintilo. Instrumento por tinti.

Tio. Montra kaj relativa pronomo substantiva por objektoj, aferoj, ideoj: Metu tion sur la tablo. Kion ? Tion, kion mi montras al vi.

Tiom. Tia nombro, tia kvanto; tian nombron, kvanton: Tiom da soldatoj pereis en la batalo! Li elspezas tiom da mono, kiom li enspezas.

Tipo. Ideala modelo (objekto aŭ persono), kuniganta en si en tre alta grado la esencajn trajtojn de ĉiuj objektoj aŭ personoj de la sama speco: la japana tipo. Tipa. — 1. Estanta tipo: tipa drinkulo. — 2. Karakterizanta tipon: tipaj ecoj de la Angloj.

Tiri. Per streĉo de la fortoj movi objekton al si: La ĉevaloj tiras la veturilon. Tiro. Ago de tiu, kiu tiras. Altiri. Tiri al io. Eltiri. Tiri el io, el interno de io: eltiri la glavon el la ingo, Kuntiri. Tiri kune de du, de kelke da flankoj: kuntiri pakaĵon per ŝnuro. Retiri. Tiri al direkto kontraŭa je la antaŭa movo: retiri la etenditan manon. Komparu: Treni.

Tirano. — 1. Absoluta, kruela regnestro. — 2. Kruela kaj absoluta homo. Tirana. Kruela kaj absoluta. Tiraneco. Eco de tiu, kiu estas tirana.

1 ... 101 102 103 104 105 106 107 108 109 ... 125
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)