La libro de la spiritoj
- Автор: Кардек Аллан
- Язык: эсперанто
- Жанр: Прочая религиозная литература
Электронная книга - «La libro de la spiritoj». Краткое содержание книги:
Oni penas admoni la homon al bono kaj deturni lin de malbono per allogo de rekompencoj kaj per timo al punoj; sed, se tiuj punoj estas prezentataj en tia maniero, ke la prudento rifuzas ilin kredi, ili do havas sur la homon nenian influon; kontraŭe, li ĉion forpuŝos, nome la formon kaj la fundon. Se, male, oni prezentas al li la estontecon en logika maniero, li do ĝin jam ne forpuŝas. Spiritismo donas al li tiun klarigon.
La doktrino pri la eterneco de suferoj, laŭ sia absoluta senco, faras el la Superega Estulo malpardoneman Dion. Ĉu estus logike diri, ke regnestro estas tre bona, tre korfavora, tre indulgema; ke li volas nur la feliĉon de siaj regatoj, sed ke, samtempe, li estas ĵaluza, venĝema, neflekseble rigora, kaj ke li punas per akraj turmentegoj tri kvaronojn de siaj subuloj pro ia ofendo aŭ malobeo je liaj leĝoj, tiujn samajn homojn, kiuj eraris pro tio, ĉar ili ne konis tiujn leĝojn? Ĉu tio ne estus memkontraŭaĵo? Nu, ĉu Dio povus esti malpli bona, ol kia estus homo?
Ankoraŭ unu memkontraŭaĵo ekzistas ĉi-tie. Ĉar Dio scias ĉion, Li tial sciis, kreante iun animon, ke ĝi eraros; ĝi estis do, de post sia ekesto, destinita al eterna malfeliĉo: ĉu tio estas ebla, laŭracia? Laŭ la doktrino pri la relativaj punoj ĉio estas klarigita. Dio ja sciis, ke tiu animo eraros, sed Li havigas al ĝi la rimedojn, por instruiĝi per sia propra sperto, per siaj propraj eraroj; estas necese, ke ĝi kompensu siajn erarojn, por sin pli firme teni ĉe la bono; sed la pordo de espero ne estas fermita al ĝi por ĉiam, kaj Dio la momenton de liberiĝo dependigas de la penoj, kiujn ĝi faras, por atingi tiun celon. Jen, kion ĉiu povas kompreni, kion la plej skrupula logiko povas akcepti. Se la estontaj suferoj estus prezentitaj el ĉi-tiu vidpunkto, ekzistus multe malpli da skeptikuloj.
La vorto eterna estas ofte uzata, en la vulgara parolo, kiel figuro, por esprimi ion longedaŭran, kies finon oni ne antaŭvidas, kvankam oni ja scias, ke tiu fino ekzistas. Ni diras, ekzemple, la eternaj glacioj de l' altaj montoj, de l' polusoj, kvankam ni scias, unuflanke, ke la fizika mondo eble finiĝos kaj, duaflanke, ke la stato de tiuj regionoj povas ŝanĝiĝi pro la normala delokiĝo de la akso aŭ pro ia kataklismo. «Eterna», ĉi-tie, ne signifas «ĉiama ĝis senfino». Kiam ni suferas pro longedaŭra malsano, ni diras, ke nia doloro estas eterna; kio do eksterordinara estas en tio, ke Spiritoj, suferantaj jam de multaj jaroj, jarcentoj eĉ jarmiloj, parolas en tia maniero? Ni precipe ne forgesu, ke, ĉar ilia malsupereco ne ebligas al ili vidi la ekstremaĵon de l' vojo, ili tial kredas, ke ili por ĉiam suferados, kaj tio estas puno.
Cetere, la doktrino pri la materia fajro, la fornegoj kaj turmentoj, prenitaj el la Tartaro de l' paganismo, estas hodiaŭ tute forlasita de la alta teologio; nur en lernejoj tiuj teruregaj alegoriaj bildoj estas ankoraŭ montrataj, kiel efektivaj realaĵoj, de iuj homoj pli fervoraj ol instruitaj; kaj tio ja riproĉinde, ĉar tiuj junaj imagemoj, tuj kiam ili estas liberiĝintaj de sia teruro, povos pligrandigi la nombron da nekredantoj. La teologio hodiaŭ rekonas, ke la vorto fajro estis uzata laŭ figura senco, kaj ke oni devas kompreni ĝin kiel fajron moralan (947). Tiuj, sekvintaj, kiel ni, la okazojn de la vivo kaj la transtombajn suferojn, per la komunikaĵoj de la Spiritoj, povis konvinkiĝi, ke, kvankam tiuj suferoj estas neniel materiaj, ili tamen ne estas malpli akraj. Koncerne ties daŭron mem, iuj teologiistoj jam ekakceptas ĝin laŭ ĝia supre dirita limigita senco; kaj ili opinias, ke, efektive, la vorto eterna povas esti komprenata rilate al la suferoj mem, kiel rezultato de senŝanĝa leĝo, kaj ne rilate al ilia aplikado al ĉiu individuo. En la tago, kiam la religio akceptos ĉi-tiun interpreton, same kiel iujn aliajn, ankaŭ rezultintajn el la progreso de l' lumo, ĝi revokos al si multe da elvojiĝintaj ŝafoj.
1010. Ĉu la dogmo de reviviĝo de la karno estas la konfirmo de tiu de reenkarniĝo, instruata de la Spiritoj?
«Kiel vi volus, ke estu alie? Okazas al tiuj vortoj tio sama, kiel al aliaj, kiuj ŝajnas malsaĝaj en la okuloj de iuj personoj nur pro tio, ĉar ili estas prenataj laŭlitere, kaj pro tiu motivo ili kondukas al nekredemo; sed donu al ili pli logikan interpreton, kaj la homoj, kiujn vi nomas liberpensuloj, ilin senpene akceptos, ĉar ja tiuj estas meditemaj homoj; efektive, pri tio ne eraru, tiuj liberpensuloj volas nenion alian ol kredi; kiel la ceteraj, aŭ eble pli, ili soifas ian estontecon, sed ili ne povas akcepti ion kontraŭan al la instruoj de la scienco. La doktrino pri la plureco de l' ekzistadoj estas konforma al la justeco de Dio; nur ĝi povas klarigi tion, kio sen ĝi estas neklarigebla; kiel vi volus, ke tiu principo ne troviĝu en la religio mem?»
— Ĉu la eklezio mem, per la dogmo de reviviĝo de la karno, instruas do la doktrinon pri reenkarniĝado?
«Evidente; tiu doktrino estas cetere rezultato de multaj aferoj, kiuj estas nerimarkitaj kaj kiuj estos post nelonge komprenataj laŭ ĉi-tiu senco; oni baldaŭ konfesos, ke Spiritismo elstaras, sur ĉiu paŝo, el la teksto mem de la Sanktaj Skriboj. La Spiritoj ne venas do renversi la religion, kiel kelkaj pensas; ili, kontraŭe, ĝin konfirmas, ĝin sankcias per nerefuteblaj pruvoj; sed, ĉar venis la tempo ne plu uzi figuran parolon, tial ili esprimas sin sen iaj alegorioj kaj havigas al la aferoj tiel klaran kaj precizan signifon, ke ĉi-tiu ne riskas falsan interpreton. Jen, kial estos baldaŭ pli da religiaj kaj kredantaj personoj, ol hodiaŭ».