Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Научная фантастика » Ĉe la koro de la tero [en Esperanto]
Ĉe la koro de la tero [en Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Ĉe la koro de la tero [en Esperanto]

Электронная книга - «Ĉe la koro de la tero [en Esperanto]». Краткое содержание книги:

Traduko kopirajtita 2001 de Gary Mickle.
Ĉi tiu elektronika teksto estas nur por privata uzo. Oni ne rajtas republikigi ĝin profitcele en presita aŭ alia formo sen la eksplicita konsento de la kopirajto-posedanto. Permespetojn oni adresu al:
Gary Mickle, Brüsseler Str. 6, DE-13353 Berlin, Germanio aŭ gmickle[@]nexgo.de.
Translation Copyright 2001 by Gary Mickle.
This Etext is for private use only. No republication for profit in print or other media may be made without the express consent of the Copyright Holder. Requests for permission should be addressed to: Gary Mickle, Brüsseler Str. 6, DE-13353 Berlin, Germany or gmickle[@]nexgo.de.
1 ... 6 7 8 9 10 11 12 13 14 ... 33
Перейти на страницу:

"Mi ne scias, Gak," mi respondis.

"Do mi diros al vi. Kiam Pelucidara viro intervenas inter alia viro kaj la virino, kiun tiu volas havi, la virino apartenas al la venkinto. Dian la Bela apartenas al vi. Via devo estis aŭ preni ŝin aŭ liberigi ŝin. Se vi prenus ŝian manon, tio montrus vian deziron edzinigi ŝin, kaj se vi levus ŝian manon super vian kapon kaj faligus ĝin, tio signifus, ke vi ne volas ŝin kiel edzinon kaj liberigas ŝin de ĉiu ŝuldo al vi. Farante nek tion nek tion, vi faris al ŝi la plej grandan ofendon, kiun viro povas fari al virino.

Nun ŝi estas via sklavino. Neniu viro edzinigos ŝin aŭ povos tion fari kun honoro, ĝis li venkos vin en batalo, sed la viroj ne elektas sklavinon kiel edzinon--almenaŭ la viroj de Pelucidaro ne faras tion."

"Mi ne sciis, Gak," mi kriis. "Mi ne sciis. Ne pro tuta Pelucidaro mi farus malbonon al Dian la Bela, ĉu per parolo, rigardo aŭ faro. Mi ne deziras ŝin kiel sklavinon. Mi ne deziras ŝin kiel mian--", sed tiam mi ekhaltis. La vizio de tiu dolĉa kaj senkulpa vizaĝo ŝvebis antaŭ mi en la nebulo de mia fantazio, kaj kvankam antaŭe mi kredis, ke mi nur ŝate retenas la memoron pri kara amikeco, kiun mi perdis, nun ŝajnis mallojale al Dian la Bela diri, ke mi ne deziras ŝin kiel edzinon. Mi pensis pri ŝi nur kiel bonvena amikino en stranga, kruela mondo, Eĉ tiam, mi ne kredis, ke mi amas ŝin.

Mi kredas, ke Gak konstatis la veron de miaj vortoj pli multe el mia mieno ol el mia parolo, ĉar iom poste, li kuŝigis sian manon sur mia ŝultro.

"Homo el alia mondo," li diris, "Mi kredas vin. La lipoj povas mensogi, sed kiam la koro parolas per la okuloj, ĝi diras nur veron.

Via koro parolis al mi. Mi scias nun, ke vi tute ne celis ofendi Dian la Bela. Ŝi ne estas de mia tribo, sed mia fratino estas ŝia patrino. Ŝi ne scias tion--ŝia patrino estis forrabita de ŝia patro, kiu venis, kune kun multaj aliaj Amoz-tribanoj por batali kontraŭ ni por niaj virinoj, la plej belaj virinoj de Pelucidaro.

Tiam ŝia patro estis la reĝo de Amoz, kaj ŝia patrino estis la filino de la reĝo de Sari, kies regpovon mi, lia filo, transprenis.

Do Dian estas la filino de reĝoj, kvankam ŝia patro ne plu estas la reĝo, de kiam la sadoko ĵetis lin kaj Jubal la Malbela forprenis de li la reĝecon. Pro ŝia altrangeco, la malbono, kiun vi faris al ŝi, ŝajnas des pli grava al tiuj, kiuj vidis ĝin. Ŝi neniam pardonos vin."

Mi demandis al Gak, ĉu mi ne povus iel liberigi la virinon el la sklaveco kaj honto, kiujn mi senvole kaŭzis al ŝi.

"Se vi iam trovos ŝin, jes," li respondis. "Nur levi ŝian manon kaj faligi ĝin en la kunesto de aliuloj sufiĉos por liberigi ŝin. Sed kiel vi iam povos trovi ŝin, vi, kiu estas kondamnita al vivo de sklaveco en la subtera urbo Futra?"

"Ĉu neniel eblas forkuri?" mi demandis.

"Huĝa la Ruza forkuris kaj kunprenis la aliajn," respondis Gak. "Sed ne estas aliaj senlumaj lokoj sur la vojo al Futra, kaj ne estos facile, kiam ni jam estos tie--la maharoj tre saĝas. Eĉ se oni povus forfuĝi el Futra, estas la tipdaroj--ili trovus vin, kaj tiam--" la Vilulo skutremis. "Ne, vi neniam fuĝos de la maharoj."

La perspektivo estis malĝojiga. Mi demandis al Perry, kion li pensis pri ĝi; sed li nur suprentiris siajn ŝultrojn kaj daŭrigis longan preĝon, pri kiu li jam delonge okupiĝis. Li diris, ke la sola bela flanko de nia kaptiteco estas la ampleksa tempo, kiun ĝi donas al li por improvizi preĝojn. Tio jam ekobsedis lin.

La sagotoj jam komencis rimarki lian kutimon deklamadi dum tutaj marŝoj. Unu el ili demandis al li, kion li diras kaj al kiu li parolas. La demando donis al mi ideon, do mi rapidis respondi, antaŭ ol Perry povis ion diri.

"Ne ĝenu lin per interrompo," mi diris. "Li estas tre sankta homo en la mondo, de kiu ni venis. Li parolas al spiritoj, kiujn vi ne povas vidi. Ne interrompu, aŭ ili saltos sur vin el la aero, kaj deŝiros viajn membrojn--jene," kaj mi saltis al la granda bruto kun laŭta "Bu!", kiu tiom timigis lin, ke li stumblis malantaŭen.

Mi sciis, ke la risko estas granda, sed se eblus profiti el la sendanĝera manio de Perry, mi volis profiti, kiam estis plej facile.

Ĝi sukcesis bonege. La sagotoj traktis nin ambaŭ kun multe da respekto dum la cetero de la vojaĝo, kaj pri la afero ili poste informis siajn mastrojn, la maharojn.

Du marŝadojn post tiu epizodo ni atingis la urbon Futra. Ĝia enirejo estis markita per du altaj turoj el granito, de sur kiuj oni gardis ŝtuparon, kiu kondukis al la subtera urbo. Sagotoj gardostaris ĉi tie, kaj ankaŭ ĉe almenaŭ cent aliaj turoj dismetitaj sur granda ebenaĵo.

5-a ĉapitro

SKLAVOJ

Dum ni malsupreniris la larĝan ŝtuparon, kiu kondukis al la ĉefa avenuo de Futra, mi unuafoje ekvidis la regantan rason de la interna mondo. Nevole mi retiriĝis, kiam unu el la estaĵoj proksimiĝis por ekzameni nin. Ion pli hidan kaj malbelan ne eblus imagi. La ĉiopovaj maharoj de Pelucidaro estas grandaj rampuloj, el kiuj kelkaj estas ses ĝis ok futojn longaj, kun longaj, maldikaj kapoj kaj grandaj rondaj okuloj. Akraj, blankaj dentegoj viciĝas en iliaj bekosimilaj buŝoj, kaj ostecaj elstaraĵoj dentumas iliajn grandajn lacertajn korpojn de la kolo ĝis la fino de la longa vosto. Iliaj piedoj havas tri palmo-piedfingrojn, dum el la antaŭpiedoj elstaras malantaŭen je 45-grada angulo membranecaj flugiloj, kiuj almetiĝas al la korpo tuj antaŭ la postaj piedoj kaj finiĝas per akraj pintoj kelkajn futojn super la korpoj.

Mi ĵetis rigardon al Perry, kiam la estaĵo preterpasis min por ekzameni lin. La maljunulo gapis la fian kreaĵon per larĝaj, mirantaj okuloj. Post kiam ĝi pluiris, li turnis sin al mi.

"Ramforinko el la meza oolita epoko[13], David," li diris, "sed, je Dio, kiel grandega! La plej grandaj restaĵoj, kiujn oni iam malkovris, indikis grandecon, kiu ne superas tiun de ordinara korvo."

Dum ni pluiris sur la ĉefa avenuo de Futra, ni vidis multajn milojn da tiaj estaĵoj alirantaj kaj venantaj de siaj tagaj devoj. Ili malmulte atentis nin. Futra estas elsternita subtere laŭ regula ordo, kiu indikas rimarkindan inĝenieran kapablon. Oni elhakis ĝin el tavolo de kalkŝtono. La stratoj estas larĝaj kaj havas unuecan dudek-futan alton. Je regulaj interspacoj la plafono de tiu subtera urbo estas trapenetrita de tuboj, kaj sistemo de lensoj kaj reflektiloj transdonas la sunlumon, moderigitan kaj difuzitan, forigante la kimerian[14] tenebron, kiu alie regus. Laŭ simila maniero oni enlasas aeron.

Oni prenis Perry kaj min, kune kun Gak, al granda publika konstruaĵo, kie unu el la sagotoj el nia antaŭa gardistaro klarigis al mahara oficisto la cirkonstancojn de nia kaptiĝo. La rimedo de komunikado inter la du estis rimarkinda pro tio, ke oni ne interŝanĝis parolajn vortojn. Ili aplikis ian gestolingvon. Kiel mi poste lernis, la maharoj havas nek orelojn nek parolan lingvon. Inter si mem ili komunikiĝas per rimedo, kiu laŭ Perry devas esti ia sesa sentumo, kiu perceptas kvaran dimension.

Ni neniam tute komprenis lin, kvankam li tre ofte klopodis klarigi ĝin al mi. Mi sugestis telepation, sed li neis, dirante, ke ne temas pri telepatio, ĉar ili povis interkomunikiĝi nur dum kunestado, kaj ĉar ili ne povas paroli kun la sagotoj aŭ la aliaj loĝantoj de Pelucidaro per la sama rimedo, per kiu ili mem interparolis.

"Ili faras jenon," diris Perry. "Ili projekcias siajn pensojn en la kvaran dimension, en kiu ili fariĝas percepteblaj per la sesa sentumo de la aŭskultanto. Ĉu mi faras la aferon tute klara?"

"Tute ne, Perry," mi respondis. Li malespere balancis sian kapon kaj returnis sin al sia laboro. Ili donis al ni taskon porti grandan kvanton da mahara literaturo de unu ejo al alia, kie ni devis aranĝi ĝin sur bretoj. Mi sugestis al Perry, ke ni estas en la publika biblioteko de Futra, sed poste, kiam li komencis trovi la ŝlosilon al ilia skriba lingvo, li informis min, ke temas pri la antikva arkivo de la raso.

вернуться

13

alterna nomo de ĵurasia epoko.

вернуться

14

tre malhela kaj morna, kiel en la mita lando priskribita de Homero kiel loko de eterna mallumo.

1 ... 6 7 8 9 10 11 12 13 14 ... 33
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)