Kronikoj pri Badik [eo]
- Автор: Tresoldi Roberto
- Язык: эсперанто
- Жанр: Космическая фантастика
Электронная книга - «Kronikoj pri Badik [eo]». Краткое содержание книги:
Li esperantistiĝis en 1974, lernis klasikajn lingvojn kaj literaturojn kaj studis italan lingvon kaj literaturon, historion, lingvistikon kaj filologion ĉe la Katolika Universitato de Milano, kie li diplomiĝis pri ĝermana filologio. Pere de stipendio de la Sveda Instituto li pasigis jaron en Svedio, kie li daŭrigis la studadon ĉe la Universitatoj de Stokholmo kaj Uppsala, kaj kie li verkis disertacion pri teorio kai teĥniko de tradukado.
Roberto Tresoldi laboras kiel tradukisto (el pluraj modernaj lingvoj) kaj verkisto kaj kiel kunlaboranto de revuoj kaj eldonejoj. El inter liaj itallingvaj libroj, kelkaj verkoj pri historio de kulturo kaj antropologio aperis ankaŭ franclingve kaj hispanlingve
Kajsa, Karlo, Tovak kaj Adriano eniris en la malhelon: ili lumigis la lokon pere de elektraj lampoj, kaj, irante laŭlonge de la koridoro, atingis pli grandan ĉambron. En ĝi estis nenio: nur ŝtonoj kaj tero. La sola artefaritaĵo estis grandega muro el ŝtalroko ĝuste antaŭ ili.
— Nu, kaj nun? — demandis laŭte Karlo. — Ĉi tiun ŝtalrokon ni ne povas trapenetri: ni klopodis kelkfoje tion fari kun aliaj ŝtalrokoj, kaj niaj iloj rompiĝis. Tion ni povas nek detrui, nek eksplodigi…
Tiam Tovak silentigis ĉiujn per gesto, kaj diris: «Jen, alia legendo, kiun mi konas ekde mia infaneco, rakontas ke iu eksploristo, trovante sin antaŭ nedetruebla muro, kiu estis kiel ŝtalo kaj roko kune, legis magian frazon, kaj la muro malfermis sin… Kio estis tio? Malbonŝance mi ne memoras… temis pri „Revenu al… kio“?»
Adriano rigardis la muron en la lumo de la lampoj, ridetis, ĉar li memoris bone tiun antikvan legendon, kaj laŭte diris en la Lingvo de la Antikvuloj: «Revenu al pulvoro!»
Kaj la muro malaperis: fosforeska lumo plenigis la lokon, ĉiu centimetro de tiu muro komencis movi sin, miloj da etaj robotoj dividis sin unuj de la aliaj, kaj falis teren kiel simpla pulvoro. La vojo estis alirebla! Tra la pordo ili eniris en la deponejon: je ilia paŝado, grandaj lampoj ekfunciis, kaj lumigis la grandegan ĉambron. Ĝi estis senlima: eble du kilometrojn longa ĝi estis, kaj same larĝa. Kaj en ĝi, perfekte konservita post miloj da jaroj, la trezoro de la Antikvuloj. Ĉiuj teknikaj atingaĵoj, ĉiuj gravaj maŝinoj, kompletaj bibliotekoj, nekredeblaj artaĵoj kaj tridimensiaj bildoj, du grandaj kosmoŝipoj… je tia vidaĵo, Kajsa estis plena je emocio, kaj ekploris. Sed neniu el la ĉeestantoj povis rezisti al tia emocio. Adriano levis la brakojn supren, por preĝi; Tovak klopodis lin imiti, kvankam li ne bone sciis, kiel oni faras. Karlo estis en psikologia konfuzo: oni ne povas pasigi tutan vivon kredante, ke la Antikvuloj estas nur legendo, kaj abrupte vidi grandegan ateston pri tiu civilizo antaŭ siaj okuloj… Sed la celon ili atingis — li opiniis — kaj nun la Antikvuloj povos denove paroli (kaj unu el ili estas inter ili!), kaj pere de ties scioj helpi ankoraŭfoje la homaron.