Sed jen – kurbiĝo ĉe la bord’.
L’ kaleŝo falas. – «Filjka[3], vidu!
Hej, vi! Jen la kaleŝ’ – rapidu!
Ĝin tuj venigu al la kort’,
La mastron al tagmanĝo petu!
Ĉu sanas li?.. Do, helpi pretu!»
Servisto kuras sen prokrast’,
Natalja Pavlovna kun hast’
Ordigas buklojn, ŝalon trovas,
Kurtenon ŝirmas, seĝon movas
Kaj atendegas: «Ho, ĉiel’,
Ĉu baldaŭ?!» – Fine, kun ŝancel’,
Tre kota post la longa iro,
Rompita grave, en sopiro
Sin iel trenas ekipaĵ’,
Post ĝi sinjoro juna lamas;
Servisto – franco tamen flamas
Kaj vokas lin:
«Allons, courage!»[4]
Jen fine ili ĉeperonas.
Dum la servistoj sen prokrast’
Malfermas ĉambron, vojon donas
Al luksa ĉambro por la gast’,
Dum veston ŝanĝas por eliro
Sinjoro nia, ĉu mi diru,
Kiu li estas, juna dand’?
Graf’ Nulin, el la fora land’.
Forblovis li en modan mondon
Profiton nunan kaj estontan,
Kaj en la pompa aŭreol’
Veturas nun al Petropol’
Kun vasta stoko da manteloj,
Korsetoj, frakoj, veŝtoj belaj,
Koloraj tukoj kaj ĉapeloj,
Lornetoj, ŝtrumpoj kun
«à jour»[5],
Kun fia libro de Gizoto[6],
Malico de karikatur’,
Kun nova verk’ de Valter-Skoto[7],
Bons-mots[8] de tutpariza rav’,
Kun nova kant’ de Beranĵero[9],
Muziko de Rossini, Pero[10],
Et cetera, et cetera[11].
Senpacience la mastrin’
Atendas ĉe la preta tablo;
Kaj jen aŭdiĝas porda knar’,
La graf’ eniras. Dum ekstar’
Ŝi lin demandas kun afablo
Pri l’ kruro. Ĉu bonfartas li?
Kaj li respondas: pli-malpli.
Al tablo ili kune iras,
Sidiĝas kune kaj sen tim’
La graf’ parolas en proksim’:
Rusion sanktan mokas, miras
Pri l’ vivo frosta sen la varm’,
Sopiras pri Pariz’ kun larm’.
«…Kaj la teatro?» – «Orfas plene,
C’est bien mauvais, ça fait pitié.[12]
Talma’ surdiĝis, rolas pene,
Kaj mamzel’[13] Mars jam senrevene
Oldiĝas… Sed
le grand Potier[14]!
En mond’ por lia glor’ iama
Ankoraŭ ne videblas fin’!»
– Kiu verkisto modas? – «L’ sama –
Nur
d’Arlincourt kaj
Lamartin»
– «Ĉe ni imitas ilin multaj».
– «Ĉu vere? Al progresa flu’
Proksimas niaj cerboj stultaj?
De l’ Di’ sendita evolu’…»
– «Talioj kiaj?» – «Tre malaltaj.
Apenaŭ ĝis… ĝis tiu lok’.
Jen via robo – analog’:
Ornamo, bantoj, riĉa flok’ –
Proksimas ĝi al modaj saltoj».
– «Jes, nin atingas „ Telegraf’ “»[15].
– «Ha! Povas mi por vi aranĝi:
Bonega vodevil’!» – la graf’
Ekkantas. – «Graf’, bonvolu manĝi».
– «Mi satas ja».
Kun la mastrin’
Leviĝas li en mir’ surpriza:
Feliĉas, gajas ŝi sen fin’.
Kaj, forgesante pri Parizo,
La juna graf’ admiras ŝin.
Vesper’ nerimarkeble fluas,
Kaj en okuloj de l’ mastrin’
Jen la salut’ afabla bluas,
Jen senrespondo kontinuas,
Sed – nokto venas kun obstin’.
Delonge jam servistoj ronkas,
Krudferon jam gardisto gongas,
Kaj koko krias en proksim’.
Kandeloj fumas, finbrulintaj.
Leviĝas lace la mastrin’:
«Adiaŭ do! Atendas litoj.
Bondormu!» … Kun domaĝ’ kaj rav’
Tenere, preskaŭ ame, l’ graf’
Sur ŝian manon kison metas.
Sed kien tiras flirta mav’! –
La vantulin’ en kaŝ’ premetas
La manon de l’ ravita graf’.
Natalja Pavlovna senvestas,
Paraŝa staras apud lit’,
Por la mastrin’ Paraŝa estas
Virino, inda por konfid’:
Ŝi kudras, lavas, klaĉas, flatas,
Donacojn de l’ mastrino ŝatas,
Petolas jen kun la sinjor’,
Jen lin insultas kun rigor’,
Kaj trompas la mastrinon brave.
Nun traktas ŝi aŭdace, grave
Aferojn de la juna graf’
Laŭ ĉiu eta paragraf’,
Kvazaŭ ŝi lin delonge konas.
Sed la mastrino kun rifuz’
Ŝin stopas: – «Ĉesu! Ne bezonas…»
La kufon petas kun la bluz’,
Kaj iri for al ŝi ordonas.
вернуться
[1]
Ĉekmeno – peco de ĉasista vesto.
вернуться
[2]
Kuŝako – larĝa kaj longa ŝtofa zono, kelkoble volvanta la figuron.
вернуться
[3]
Filjka – servista moknomo (plene – Filipp).
вернуться
[4]
«Allons, couraĝe» – «Antaŭen, kuraĝe!» (france).
вернуться
[5]
«à jour» – «aĵura» (france).
вернуться
[6]
Gizoto – Guizot, franca historiisto, en sia libro pruvis neceson de revolucio kaj nepran pereon de monarkio.
вернуться
[7]
Valter-Skoto – Walter Scott, fama skota verkisto.
вернуться
[8]
«bons-mots» – «spritaĵoj» (france).
вернуться
[9]
Beranĵero – Béranger, populara franca poeto.
вернуться
[10]
Rossini, Pero (Paero) – eminentaj italaj komponistoj de tiu epoko.
вернуться
[11]
«et cetera» – «kaj tiel plu» (lat. kun la franca akcento).
вернуться
[12]
«C’est bien mauvais, ça fait pitié» – «Ĝi estas malbona, vere kompatinda» (france).
вернуться
[13]
mamzelo – fraŭlino.
вернуться
[14]
«Le grand Potier» – «La granda Potje’» (france).
вернуться
[15]
«Moskovskij telegraf» («Moskva telegrafo») – populara tiutempa revuo. Ĝia suplemento prezentis kolorajn bildojn de modoj.