La teorion de la Esperanta vortfarado Zamenhof ne fiksis en reguloj, la vortfaradon li simple montris praktike en ekzemploj. En la Fundamento ni trovas ĉi rilate la solan frazon: «La gramatikaj finiĝoj (kaj sufiksoj) estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj.»
Unuavide ĉi tio ŝajnas tro malmulta por esti la tuto de vortfaraj reguloj de lingvo. Kaj al ĉi tiu vortavareco estas atribueble, ke la Esperantan vortfaradon kun tia malmultekosta superemo oni povis deklari senscienca kaj sensistema. Kaj okazis ja provoj por fari tre sciencajn vortteoriojn; tia estis ekzemple la vortteorio de Couturat, kiu la faman renverseblecon prenis gvida principo de la vortfarado. Ne estas mia celo nun okupiĝi pri ĉi tiu sistemo, aplikita en la Ido, scivoluloj sin turnu al la libro de Saussure: «La Vort-teorio en Esperanto»[1]. De tiam evidentiĝis, ke la renversebleco ĝuste en Ido mankas, ke la nepran logikecon ankaŭ ĉi tiu sistemo ne solvis, kaj krome, ĝi laboras per arbitraj derivreguloj, kaj per tio malproksimiĝas de la praktiko de l’ naturaj lingvoj, kaj de la facila memkomprenebleco de la Esperanta vortfarado.
Post la Ido-skismo multa inko forfluis ankaŭ inter la esperantistoj pri la vortfarado. Tiel la skismo donis eĉ utilon tiusence, ke la esperantistoj komencis esplori la lingvon, kiun ĝis tiam ili sole uzadis. Kaj okazis same, kiel en la naturaj lingvoj: ne teorio kaj reguloj kreis lingvon, sed vivajn regulojn de viva lingvo konstatis aposteriorie la gramatikisto. Ĉi tiu gramatikisto estis René de Saussure. Eklumigante la esencon de la Esperanta vortfarado, lia vort-teorio klare montras la perfektan logikecon kaj naturecon de la Esperanta vortderivo, kaj ĝian superecon al ĉiuj rigidaj kaj perfortaj sistemoj. Evidentiĝis, ke la supre cititaj Zamenhofaj vortoj estas tute sufiĉa vojmontro en la vortfarado. «La gramatikaj finiĝoj estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj», — ĉi tio signifas, ke ne ekzistas apartaj vortderivaj reguloj; ĉiu radiko, sufikso, finaĵo havas sian difinitan sencon, kaj ili ligiĝas inter si simple kun ĉi tiu senco. La vortderivo do estas simpla vortkunmeto.[2]
La vortteorion de Saussure, kompletigitan de Eugen Wüster, jene mi resumas mallonge:
1. La vortradikoj havas difinitan gramatikan karakteron. La radiko estas aŭ substantiva (hom‑, martel‑), aŭ adjektiva (bon‑, bel‑), aŭ verba (skrib‑, am‑). Krome estas radikoj senkarakteraj: prepozicioj, konjunkcioj ktp. La karakteron de la radikoj montras la Fundamenta Vortaro. Grandan malfacilon ĉi tio ne prezentas, ĉar la karaktero de la plej multaj radikoj doniĝas per si mem.
2. La gramatika karaktero de la vortoj dependas de la finaĵoj (o: substantivo; a: adjektivo; i: verbo). La gramatika karaktero de la vorto povas esti identa kun tiu de la radiko; ĉi tiuj estas la sam-elementaj vortoj (martelo, bela, skribi). En ili la finaĵo, el la vidpunkto de la vortderivo, propre estas pleonasma. Sed la finaĵo povas esti ankaŭ alikaraktera ol la radiko; ĉi tiuj estas la plur-elementaj, aŭ malsam-elementaj vortoj (marteli, belo, skriba). Ĉi tie la finaĵoj funkcias kiel sufiksoj.
3. La gramatikan karakteron de samelementa vorto ni ŝanĝas simple per la ŝango de la finaĵo.
La o estas substantiva finaĵo. El adjektivo, signifanta kvaliton, ĝi faras substantivon, kiu signifas kvaliton, aŭ abstraktaĵon: rapida-rapido; sentema-sentemo; bela—la belo. El verba radiko substantivon, kiu signifas agon: legi-lego; ekzisti-ekzisto.
La a estas finaĵo adjektiva. El radikoj substantivaj aŭ verbaj ĝi faras adjektivon, kiu signifas kvaliton, aŭ rilaton: patro-patra; homo-homa (homkvalita aŭ homapartena); timi-tima.
La verba i-finaĵo faras el radikoj substantivaj aŭ adjektivaj verbon, kiu signifas agon, aŭ staton. Martelo-marteli (agi per martelo), sana-sani (esti sana), rapida-rapidi (esti rapida, agi rapide).
3. Ŝanĝante la gramatikan karakteron de plurelementaj vortoj, oni devas zorĝi, ke la sufiksa efiko de la elfalanta finaĵo ne perdiĝu, oni do devas ĝin anstataŭi per sufikso, samsenca al la elfalanta finaĵo.
Se el substantivradika adjektivo (homa), ni volas pluformi substantivon, kiu signifas kvaliton, tion ni ne povas fari per la simpla ŝanĝo de finaĵo, ĉar tiel ni ja ricevas konkretan substantivon (homo). Oni devas iel signi, ke la efiko de la kvalitsenca a-finaĵo restas konservita. Pro belsoneco ni ne povas amasigi finaĵojn, ni ne diras do homao. Sed, ĉar ao signifas kvalito, anstataŭ ĝi ni povas uzi la sufikson eco, kiu havas la saman sencon. La vorto do estos homeco.
Se nun el la vorto homeco ni volas pluformi adjektivon, ni ŝanĝas la o-finaĵon je a-finaĵo, kaj tiel rezultas homeca. Sed ĉar eca signifas kvalita, kaj ankaŭ la simpla a-finaĵo povas havi ĉi tiun sencon, la radiko ec estas superflua, kaj tiel ni rericevas la vorton homa. Tiel do ni havas la serion:
вернуться
[1]
Pli ĝuste, «Fundamentaj Reguloj de la Vort-teorio en Esperanto». (Red.)
вернуться
[2]
Karl Minor en sia Esperanto-Deutsches Handwörterbuch rifuzas la ĝustecon de la de-Saussure-a vortteorio kaj akcentas tri gravajn diferencojn inter la memstaraj radikoj unuflanke, kaj sufiksoj kaj finaĵoj aliflanke.
a. la memstara vorto en Esperanto respondas al nacilingva memstara vorto, dum la signifo kaj efiko de afikso ne estas interpretebla per nacilingva vorto, oni devas ĝin klarigi per ekzemploj.
Ĉi tiu argumento, laŭ mia opinio, ne estas ĝusta. Mi pruvos, ke la afiksoj ligiĝas al la radiko kun sia senco, kaj ilia vortefiko estas la sama, kiel tiu de la memstaraj radikoj. Nun mi diru solan ekzemplon. Inda estas precize la germana würdig, aminda estas precize la germana liebenswürdig.
b. ĉe kunmeto de radikoj la dua radiko povas ligiĝi al la unua radiko nuda (dormĉambro) kaj ankaŭ al la unua radiko finaĵa (dormoĉambro). Male, sufikso povas ligiĝi nur al la radiko nuda.
Nu, laŭ mia opinio, ĉi tiu diferenco estas kaŭzita unue per tio, ke la sufiksoj ĉiam povas ligiĝi al la radiko nuda sen konsonant-karambolo; tiel ili ja estas faritaj. Mastrido estas bone elparolebla, dum mastrfilo apenaŭ. Due, per tio, ke la sufiksojn oni renkontas ofte, oni do rekonas ilin tuj en la vortkunmetoj, dum ĉe la kunmeto de radikoj oni povas kelkfoje konfuziĝi, ne trovante la dividlokon de la literkomplekso. Ekzemple korbato povas ŝajni unuavide pasiva participo, do oni skribas kor-bato, aŭ koro-bato. Disimila ŝajnas unuavide enigma, oni do diras di-simila, aŭ dio-simila. Ĉi tiu diferenco do tute ne estas esenca, ĝi devenas simple el tio, ke Esperanto estas nenies gepatra lingvo, oni do klopodas skribi pli klare, por esti komprenebla al ĉiuj.
Ĉi tio estas la kaŭzo ankaŭ de la elparolaj diferencoj inter la duradikaj kaj la radiksufiksaj kunmetoj: dram-arto kaj dra-misto. Mi estas certa, ke ĉi tiu klariga elparolo des pli forviŝiĝas, ju pli spertaj esperantistoj parolas inter si, kaj tute malaperus, se ĉiu parolus la lingvon tiel perfekte, kiel sian gepatran lingvon.
Cetere, kelkfoje ĉi tiu klariga prononco ekzistas ankaŭ ĉe derivitaj vortoj. Ekzemple: oni diras: sent-ema verkisto, por diferencigi de sen-tema verkisto.
Tute superflue estus do el ĉi tiu eŭfonia kaj komprenfaciliga procedo fari regulon de vortkunmeto, kaj pro ĝi ekstermi el la lingvo la tute enradikiĝintan posteulo nur, ĉar ĝi ne sekvas ĉi tiun regulon.
c. ĉe duradikaj kunmetoj staras ĉiam la ĉefa vorto en la fino. Male, ĉe radik-sufiksaj kunmetoj staras ĉiam la sufikso en la fino, eĉ se ĝi ne estas la ĉefa vorto.
Ĉi tiu regulo rilatas nur la t.n. diafanajn sufiksojn (vidu poste). Krome ĝi eĉ ne estas ĝusta.
Ekzistas en la lingvo duradikaj kunmetoj, en kiuj ne la ĉefa vorto staras en la fino (vidu: «Klarigo de inversa vortefiko»).
Ekzistas ankaŭ sufiks-radikaj kunmetoj, ĉe kiuj la sufikso staras antaŭe. Ekzemple: uj-fundo; in-sekso; ej-purigo; an-kolekto; estro-elekto; il-riparo; ing-tenilo; em-ŝanĝo; id-nasko ktp.