1. Sinjoro Ŝerloko Holmso
Sinjoro Ŝerloko Holmso, kiu kutime ellitiĝis tre malfrue en la matenoj, krom je tiuj ne maloftaj okazoj, kiam li maldormis tutan nokton, sidis antaŭ la matenmanĝa tablo. Mi staris sur la apudkamena tapiŝeto kaj levis la bastonon postlasitan de nia vizitinto la antaŭan vesperon. Tio estis bela dika lignaĵo, tuberkapa, de tiu speco, kiun oni nomas «penanga advokato»[1]. Ĝuste sub la kapo estis arĝenta bendeto, larĝa preskaŭ unu colon. «Al Jakobo Mortimero, M.R.K.Ĥ.[2], de liaj amikoj en MĈK» estis sur ĝi gravurita, kun la dato «1884». Estis ĝuste tia bastono, kian kutimis porti pramodaj familiaj kuracistoj — digna, solida kaj kuraĝiga.
— Nu, Vatsono, kiel vi taksas ĝin?
Holmso sidante prezentis al mi sian dorson, kaj mi neniel signis al li mian okupiĝon.
— Kiel vi sciis, kion mi faras? Ŝajnas al mi, ke vi havas kapmalantaŭe okulojn.
— Tamen mi havas brilpoluritan arĝentumitan kafujon antaŭ mi, — li diris. — Sed diru al mi, Vatsono, kiel vi taksas la bastonon de nia vizitinto? Ĉar ni bedaŭrinde maltrafis lin kaj scias nenion pri lia komisio, tiu hazarda memoraĵo iĝas grava. Lasu, ke mi aŭdu vin rekonstrui la homon per esplorado de ĝi.
— Ŝajnas al mi, — mi diris, laŭeble imitante la metodojn de mia kunulo, — ke doktoro Mortimero estas sukcesinta maljuneta kuracisto, altestimata, ĉar tiuj, kiuj konas lin, donacis al li tiun ĉi atestaĵon pri sia ŝato.
— Bone! — diris Holmso. — Bonege!
— Al mi ŝajnas cetere, ke plej probable li estas kampara kuracisto, kiu sufiĉe multe vizitadas marŝe.
— Kial do?
— Ĉar tiu ĉi bastono, kvankam origine tre bela, estas tiom uzĉifita, ke mi malfacile imagas, ke urba kuracisto portus ĝin. La dika metala bastonpinto estas tute trivita, ĉar evidente li multe marŝis kun ĝi.
— Senmanke kredinde! — diris Holmso.
— Kaj cetere, jen estas la «amikoj de MĈK». Mi konjektas, ke tio estas iu ĉasista klubo, al kies membroj li eble havigis iom da kuracista helpo, kaj kiuj reciproke donacis al li modestan memoraĵon.
— Vere, Vatsono, vi superas vin mem, — diris Holmso, retroŝovante sian seĝon kaj fajrigante cigaredon. — Mi nepre devas diri, ke en tiuj priskriboj, kiujn vi bonvolis publikigi pri miaj propraj modestaj plenumoj, vi kutime subtaksis la proprajn talentojn. Eble vi ne estas mem luma, sed lumon vi konduktas. Kelkaj homoj, kiuj ne estas geniaj, rimarkinde kapablas stimuli. Mi konfesas, kara homo, ke mi tre multe ŝuldas al vi.
Li neniam antaŭe diris simile, kaj necesas konfesi, ke liaj vortoj profunde plezurigis min, ĉar min ofte pikis lia indiferento pri mia admirado kaj miaj provoj por publikigi liajn metodojn. Mi ankaŭ fieris pensante, ke mi sufiĉe mastras lian sistemon por utiligi ĝin laŭ maniero, kiu gajnis lian aprobon. Li nun prenis la bastonon el miaj manoj kaj esploris ĝin dum kelkaj minutoj per senvitraj okuloj. Poste, kun mieno interesata, li demetis sian cigaredon kaj, portinte la bastonon al la fenestro, li traesploris ĝin denove per konveksa lupeo.
— Interese, kvankam elemente, — li diris, reirante al sia ŝatata angulo de la kanapo. — Certe troviĝas unu-du indikoj sur la bastono. Ĝi donas al ni fundamenton por pluraj induktoj.
— Ĉu mi ion neglektis? — mi demandis, iom memgravige. — Mi esperas, ke nenion atentindan mi pretervidis, ĉu?
— Mi timas, kara mia Vatsono, ke plimultaj viaj konkludoj estis eraraj. Kiam mi diris, ke vi stimulas min, mi intencis diri, se paroli malkaŝe, ke per rimarkado de viaj eraroj mi estis de tempo al tempo gvidata al la vero. Tio ne signifas, ke en tiu ĉi kazo vi tute malpravis. La homo certe estas kampara kuracisto. Kaj li multe marŝas.
— Sekve mi pravis.
— Tiomgrade.
— Sed tio estis la tuto.
— Ne, ne, kara mia Vatsono, tute ne — neniel la tuto. Mi volas sugesti, ekzemple, ke solena donaco al kuracisto pli verŝajne venas de malsanulejo ol de ĉasista klubo, kaj kiam la literoj «ĈK» sekvas tiun malsanulejon, la vortoj «Ĉaring-Kruca» tre nature sugestiĝas.
— Vi eble pravas.
— Probableco troviĝas tiudirekte. Kaj se ni akceptas tion kiel provizoran hipotezon, ni havas novan fundamenton laŭ kiu ni komencu konstrui tiun nekonatan vizitinton.
— Nu do, se ni supozas, ke «MĈK» efektive indikas «Malsanulejon Ĉaring-Krucan», kiajn pliajn induktojn ni rajtas elpreni?
— Ĉu neniuj sin proponas? Vi konas miajn metodojn. Utiligu ilin!
— Mi povas nur pripensi la memevidentan konkludon, ke la homo kuracistis en la ĉefurbo antaŭ ol iri en la kamparon.
— Al mi ŝajnas, ke ni rajtas riski iom pli ol tion. Rigardu la aferon jenmaniere. Je kia okazo estus plej probable, ke tian solenan donacon oni transdonus? Kiam liaj amikoj unuiĝus por doni al li garantiaĵon pri sia bonvolo? Evidente en la momento, kiam doktoro Mortimero eksiĝis el deĵorado en la malsanulejo por komenci propran kuracistan praktikon. Ni scias, ke okazis tia donacado. Ni opinias, ke okazis ŝanĝiĝo de urba malsanulejo al kampara praktiko. Ĉu do tro streĉas nian indukton se ni diras, ke la donaco estis prezentita okaze de la ŝanĝiĝo?
— Tio certe ŝajnas tre probabla.
— Nu, vi konstatos, ke li ne povis esti stabano de la malsanulejo, ĉar tian postenon povus havi nur iu firme establita en londona praktikado, kaj tia persono ne drivus en la kamparon. Kio li estis do? Se li estis en la malsanulejo kaj tamen ne stabano, li povis esti nur domĥirurgo aŭ kuracisto — ne multe pli ol supera studento. Kaj li foriris antaŭ kvin jaroj — la dato troviĝas sur la bastono. Sekve via serioza mezaĝa familia kuracisto malaperas en maldensan aeron, kara mia Vatsono, kaj aperas junulo malpli ol tridekjara, afabla, senambicia, distrita, kaj posedanto de ŝatata hundo, kiun mi emas malprecize priskribi kiel pli grandan ol terhundo kaj malpli grandan ol dogo.
вернуться
1
Marŝbastono, farita el la trunko de dorna palmeto Licuala acutifida, nomita laŭ la loko Penango en Malajo.
вернуться
2
M.R.K.Ĥ.: Membro de la Reĝa Kolegio Ĥirurga.